Unteriberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Herti)
Unteriberg
Blazono de Unteriberg
Valstacio de la aertelfero de Weglosen al Seebl, Hoch-Ybrig, komunumo Unteriberg
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  47° 3′ 45″ N 8° 48′ 13″ O / 47.06250 °N, 8.80361 °O / 47.06250; 8.80361 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 45″ N 8° 48′ 13″ O / 47.06250 °N, 8.80361 °O / 47.06250; 8.80361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2311
Areo 46,7 km²
Alteco 925 m super marnivelo
Poŝtkodo 8842
Komunumkodo 1375
Mapo de Unteriberg
vdr

Unteriberg estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 2311 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Unteriberg situas en la supra parto de la Sihl-Valo, kie kuniĝas Waag, Minster kun Sihl. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Unteriberg mem la vilaĝoj Studen, Herti, Stöcken, kaj Waag kaj Weglosen. Al la komunumo apartenas ankaŭ parto de la konata regiono Hoch-Ybrig. La sudan limon de la komunumo formas la monto Drusberg kun alteco de 2282 m s.m.. En oriento la monto Flubrig kun alteco de 2093 m s.m. formas la limon al la valo Wägital en la distrikto March.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Unteriberg limas en nordo al Einsiedeln, en oriento al Innerthal, en sudoriento al Muotathal, kaj en sudo kaj okcidento al Oberiberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Unteriberg pasas la kantona ĉefvojo n-ro 386, kiu tra Oberiberg kaj la Ybrig-Pasejo kondukas de Einsiedeln al Ŝvico. Sur tiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio, krome ankaŭ ekzistas poŝtaŭtolinio de Einsiedeln al Weglosen, kie situas la valstacio de la aertelfero al la konata skiregiono Hoch-Ybrig.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1350 unuan fojon menciiĝis Ibrig. La regiono en mezepoko estis alproprigita de Ŝvicanoj, tuŝante tiel la interezojn de la habsburga Monaĥejo Einsiedeln. Tiu konflikto kondukis en la jaro 1315 al la Batalo de Morgarten, post kies venko la ŝvicanoj povis certigi siajn interesojn en la regiono. La iama komunumo Iberg en la jaro 1884 post longaj kvereloj estis dividita en Oberiberg kaj Unteriberg. Kvankam parto de la distrikto Ŝvic per la konstruo de la kantona ĉefvojo Unteriberg ek de 1855 estas pli ligita al Einsiedeln ol al Ŝvico.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]