Hetes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hetes
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7432
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 073  (2023) [+]
Loĝdenso 40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 25′ N, 17° 42′ O (mapo)46.42168055555617.69285Koordinatoj: 46° 25′ N, 17° 42′ O (mapo) [+]
Areo 26,63 km² (2 663 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Hetes (Hungario)
Hetes (Hungario)
DEC
Hetes
Hetes
Situo de Hetes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hetes [+]
vdr

Hetes estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár.

Situo[redakti | redakti fonton]

Hetes situas nordokcidente de Kaposvár (11 km).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni mencias la komunumon unuafoje en 1237. Ĝi estis ekde 1490 kampurbo. Turka dokumento el 1563 notas 40 loĝdomojn.

La nomo de la vilaĝo venas el la hungara cifero 7 (hét), kies derivaĵo estas „hetes”, kiu signifas semajna (deĵoranto). La loĝantoj estis kortaj servistoj, liberaj mastrumantoj. La komunumo en la 15-a jarcento apartenis al Johano Korvin, filo de Matiaso la 1-a (Hungario); eble pli frue ĝi apartenis al reĝo. En 1263 la tiama reĝo Béla la 4-a (Hungario) donacis ĝin al kavaliero Herbord). Nun en Hetes troviĝas ĉ. 365 loĝdomoj.

La katolika Preĝejo Sankta Georgo (Hetes) konstruiĝis en 1769, sed restis malgrandaj partoj el la mezepoko; la reformata inter 1844-47, la metodista en 1996.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pogányvölgyi Víztározó (laŭvorte Paganvala Akvodeponejo) estas fiŝkapteja lago kun 25 hektaroj akvosurfaco. La lagon konstruis en 1961 la loka kooperativo, ĝi nun apartenas al Fiŝkapta Asocio Vikár Béla (fondita en 1975).
  • Brusta skulpto de Béla Vikár, alhungara tradukinto de Kalevala

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Hetes naskiĝis:

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

[1] Arkivigite je 2004-12-16 per la retarkivo Wayback Machine

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.