Hilajro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Forrabo de la filinoj de Leŭkipo, laŭ Peter Paul Rubens (ĉ. 1617). Bildigo de la forkapto de Hilajro kaj sia fratino fare de la dioskuroj.

Laŭ la helena mitologio, HilajroHilejro (el la greka Ιλάειρα, «milde brilanta») estis unu el la leŭkipidinoj[1], meseniaj princinoj, filinoj de Leŭkipo el Mikeno kaj Filodiko[2]. Tamen, alternativa versio asertas ke ŝia patro estis la dio Apolono[3].

Ŝi kaj sia fratino Febo, sacerdotinoj de la diinoj Artemiso kaj Ateno respektive, estis svatigitaj al Idaso kaj Linkeo, la ĝemelaj filoj de Afareo[4]. Iliaj kuzoj Kastoro kaj Polukso venis al la geedziĝo, kaj subite enamiĝis al la ediniĝontinoj. Laŭ Apolodoro ili profitis la tumulton de la nupta festo por forkapti la fratinojn[5], sed Idaso kaj Linceo persekutis ilin kaj sukcesis mortigi Kastoron[6], la nura mortebla el ili[7]. Plenlarme, Polukso konvinkis Zeŭson permesi ke ili kondividu senmortecon, do ekde tiam la Dioskuroj pasigas duonon de la jaro surĉiele, kiel dioj, kaj la alia duonon en Hadeso, kiel simplaj mortemuloj[4].

Fine, Hilajro edziniĝis al Kastoro, kaj naskis filon nomiĝinta Anogono[8]Anaksiso[9]. La leŭkipidinoj travivis saman destinon ol siaj edzoj: Febo kaj Hilajro diiniĝas ses monatojn jare, kaj restas en la submondo la ceteron. Fakte, iliaj nomoj (luna brilo kaj milde brilanta) forte rilatas al la steligitaj dioskuroj, kaj iĝis epitetoj de la luna diino Semelo, ankaŭ ĉiela rajdantino.

En la templo dediĉita al la dioskuroj en Argo Hilajro estis prezentita, kune kun sia fratino kaj la edzoj kaj filoj de ambaŭ, per skulpta grupo el ebona ligno kaj marmoro (la parto de la ĉevaloj) farita de Dipojno kaj Skiliso[10]. Ankaŭ en Sparto (Lakonio) troviĝis sanktejo dediĉita al Febo kaj Hilajro. Ĝiaj sacerdotinoj estis junaj virgulinoj, nomitaj Leŭkipidinoj, kiel la diinoj. Unu el la tieaj skulptaĵoj estis ornamita de Leŭkipiso, unu el la sacerdotinoj, laŭ ordonoj ricevitaj en sonĝo. Pendiĝis el la tegmento de tiu sanktejo ovo ligita per rubando, kiu teorie estis tiu deponita de Ledo[3].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. William Smith. Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology.
  2. Johano Tzestes. Pri Likofrono, 511.
  3. 3,0 3,1 Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.16.1.
  4. 4,0 4,1 Higeno. Fabloj, 80.
  5. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.13.4.
  6. Ovidio. Fasti, 5.709 kaj sekv.
  7. Teokrito. Idilioj, 22.137 kaj sekv.
  8. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.13.4.
  9. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.22.5.
  10. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.22.5.