Hillel Omer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hillel Omer
Persona informo
Naskonomo הלל עוגני
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1926 (1926-08-04)
en Brita mandato Palestino
Morto 30-an de junio 1990 (1990-06-30) (63-jaraĝa)
Tombo Mishmar HaEmek vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Memorigilo Hillel Omer
Familio
Parencoj Daniella Carmi vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoPejzaĝarkitekto vd
Aktiva dum 1944– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hillel OMER (hebree עומר הלל, la 4-an de aŭgusto 1926 - la 30-an de junio 1990), estis israela poeto kaj porinfana verkisto. Lia plumnomo estis Ain Hillel [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hillel Omer naskiĝis en kibuco Miŝmar HaEmek en la Valo de Jizre'el. Lia patro ŝanĝis sian familian nomon, Kotovitz al Ogni. Li batalis en la Palmaĥ dum la arab-israela milito de 1948. De 1954 ĝis 1969 li estis la ĉefa pejzaĝarkitekto de Jerusalemo.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Lia poemo, Hanesher (La aglo), estis verkita en Biblia hebrea, sed esprimas la dubojn kaj seniluziigojn de la dudeka jarcento.

La verkado de Omer estis tradukita en la anglan, francan, germanan, grekan, hungaran, hispanan kaj rusan. Inter liaj plej famaj komponaĵoj estas "Kial la zebro vestas piĵamon" (1959) kaj "Onklo Simĥa" (1964).

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • La tagmeza lando, Sifrijat Poalim, 1950 [Eretz Ha-Cohorajim]
  • Nisra, la aŭtoro, 1962 [Nisra]
  • Ĉasanta frenezo, Am Oved, 1964 [Teruf Toref]
  • Elogio, Hakibuc HaMeuĥad, 1973 [Hodajah]
  • Parolu, Hakibuc HaMeuĥad, 1980 [Dabri]
  • Josef kaj la edzino de Potifar, Hakibuc HaMeuĥad, 1982 [Yossef Ve-Eŝet Potifar]
  • Ĝis nun, Hakibuc HaMeuĥad, 1983 [Ad Ko]
  • Bluo kaj dornoj, Sifrijat Poalim, 1987 [Tĥelet Ve-Kocim]
  • Fabeloj de Holon, Sifrijat Poalim, 1991 [Mishlei Holon]

Porinfanaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kial la zebro vestas piĵamon?, Sifrijat Poalim, 1959 [Lama Loveŝet Ha-Zebro Piĵama]
  • Eksterlande, Eksterlande!, Sifrijat Poalim, 1960 [Hutz La-Aretz, Hutz La-Aretz]
  • Neniu povas vidi min, Massada, 1967 [Oti Lir'ot Af Eĥad Lo Jaĥol]
  • Onklo Simĥa, Hakibuc HaMeuĥad, 1969/99 [Dodi Simha]
  • Mi estas parulio, Hakibuc HaMeuĥad, 1970 [Ani Pashosh]
  • Bonan matenon, Hakibuc HaMeuĥad, 1971 [Boker Tov]
  • Bulbul, kial?, Massada, 1972 [Bulbul, Lama Kacha?]
  • Birdeto, eta birdo, Hakibuc HaMeuĥad, 1973 [Rom Ciporim Ciporim Tzip]
  • Ĝirafo en bluaj ĝinzoj, Hakibuc HaMeuĥad, 1976 [Giraf Esti-Ĝinzoj Kahol]
  • la voĉo de onklo Simĥa, Hakibuc HaMeuĥad, 1976 [Kol Dodi Simĥa]
  • Kiel fartas Vi S-ino Kokcinelo?, Am Oved, 1977 [Ŝalom Laĥ Para Moŝe Rabenu]
  • De muŝo al elefanto, Keter, 1977 [Mi-Zvuv Ve-Ad Pil]
  • Rakonto pri katoj, Keter, 1977 [Ma'ase Be-Ĥatulim]
  • "Yossi, lerta infano de Mio", Massada, 1978 [Yossi Jeled Ŝeli Muclaĥ]
  • "Nekredebla", Ministerio de Edukado, 1978 [Lo Jeuman]
  • Kiam onklo Simĥa kantas, Cionista Konfederacio, 1984 [Ke-Ŝe Dod Simha Ŝar]
  • "Mi estas parulio, certe kaj eble", Hakibuc HaMeuĥad, 1987 [Ani Paŝoŝ Betaĥ Ve-Ulaj]
  • La libro de Skribaĉa-kantoj, R. Sirkis, 1988 [Sefer Ha-Kiŝkuŝŝirim]
  • Nubo en mia mano, Sifrijat Poalim, 1989 [Anan Ba-Yad]
  • Ĝi okazis al cervido, Kinneret, 1989 [Ma'ase Be-Ofer Ajalim]
  • Granda libro de Ain Hillel, Am Oved, 1992 [Ha-Sefer Ha-Gadol Ŝel Ain Hillel]
  • Kibuca aventuro, Londono, F. Warne, 1963

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Por plua legado[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]