Himanŝu Praba Re

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Himanŝu Praba Re
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1947 (1947-08-15) (76-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Barato vd
Alma mater Universitato Jawaharlal Nehru • Universitato de Kembriĝo vd
Profesio
Okupo historiistoarkeologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Himanŝu Praba Re (naskita la 15-an de aŭgusto 1947) estas sciencistino pri la sanskrita, historiistino kaj arĥeologino. Ŝiaj interesoj inkluzivas la maran arĥeologion, la historion kaj la kulturon de la suda Azio. Re estas ricevinto de la esplora premio de la fondo Humboldt pro sia kunlabora esploro kun la programo Malproksimaj Mondoj (angle Distant Worlds Programme), kaj honora profesoro pri tiu programo ĉe la Universitato Ludoviko-Maksimiliano Munkeno en Munkeno, Bavario, Germanio. Ŝi ankaŭ servis kiel profesoro en la centro pri historiaj studoj de la Universitato Ĝavaharlal Neru en Nov-Delhio, Barato. Re estis nomumita kiel la prezidantino de la nacia aŭtoritato pri monumentoj, sub la kontrolo de la registaro de Barato, ĝis 2015.[1]

Kun sia interfaka esplorometodo, ŝi verkis multajn librojn kaj esplor-artikolojn pri historio, monda heredaĵo, kaj arĥelogio, kaj estas ricevinto de multaj premioj starigitaj fare de esplor-institucioj.[2][3]

Re asertas, ke plejparto de la historiistoj esploradis ĉefe pri la politikaj dinastioj de mezepoka suda Azio kaj neglektis la historion de la maro. En ŝia lastatempa projekto — temante pri la marborda zono de Goao ĝis Mangaloro — ŝi celas studi la historion de la maro pere de la historiaj monumentoj kiuj datiĝis malantaŭe, je la tempo de la eŭropa kontrolo de Barato. Re rimarkas, ke la marborda historio ne povas esti izolita kiel la sola historio de Barato; male, ĝi devas esti objekto de studo de areo kovrante la tutan Hindoceanan regionon. Por konservi la endanĝerata marbordan heredaĵon, ŝi rimarkas, ke «ni devas procedi kun rigora esploro kaj miksaĵa historio, arĥeologio kaj heredaĵo, precipe monda heredaĵo».[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Himanshu Prabha Ray en la angla Vikipedio.