Saltu al enhavo

Hindia lotuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
hindia lotuso
Nelumbo nucifera
nuksa nelumbo (Nelumbo nucifera)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: protealoj Proteales
Familio: nelumbacoj Nelumbonaceae
Genro: nelumbo Nelumbo
Specio: nuksa nelumbo Nelumbo nucifera
Gaertn.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La hindia lotuso, aŭ nuksa nelumbo[1] (latine Nelumbo nucifera) estas planta specio el la genro nelumbo en la familio nelumbacoj[1].

La hindia lotuso estas akvoplanto kun la tendenco tre disbranĉiĝi. La folioj havas longajn tigojn de parte pli ol 2 metroj. Ili rondas, havas diametron de 60 centimetroj aŭ pli, kaj havas peltan surfacon.

La folioj havas petalojn de 1 ĝis 13 centimetroj da longo, kiuj havas ĉiajn kolorajn nuancojn inter blanko kaj rozkoloro, parte ankaŭ flavo. La "nuksaj" plantaj fruktoj (10 ĝis 20 oble) estas ovoformaj kaj havas grandon de 7 ĝis 13 milimetroj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

La hindia lotuso nature kreskas en Japanio, Koreio, Ĉinio kaj Nepalo, en sudorienta Azio kaj nordorienta Aŭstralio, en Pakistano kaj okcidente ĝis la Arala kaj Kaspia Maroj. Ĝi transportiĝis al sudorienta Nordameriko kaj nun ankaŭ sovaĝe kreskas tie. La planto kreskas en lagoj, lagetoj kaj marĉoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]