Historio de Aŭstralio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historio de Aŭstralio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Kronologia
Prahistorio
1606–1787
1788–1850
1851–1900
Ekde 1945
Kronologio
Laŭ temo
Monarkio · Esplorado
Konstitucio · Federacio
Ekonomiko · Fervojo
Enmigrado · Indiĝenoj
Armeo · Diplomatio
Ŝtatoj, teritorioj kaj urboj
Novsudkimrio · Sidnejo
Viktorio · Melburno
Kvinslando · Brisbano
Okcidenta Aŭstralio · Perto
Okcidenta Aŭstralio · Perto
Suda Aŭstralio · Adelajdo
Tasmanio · Hobarto
Ĉefurba teritorio · Kanbero
Portalo pri Aŭstralio
vdr

La historio de Aŭstralio komenciĝis kiam la homoj alvenis al la aŭstralia kontinento de la nordo antaŭ pli ol 42.000 jaroj. Tamen, ĝia skribita historio ne komenciĝis ĝis kiam esploristoj nederlandaj ĝin unue rigardis en la 17a jarcento. Tamen, ili supozis ke la aŭstralia tero estis neloĝebla kaj sekve ĝin ne koloniigis, lasante tiel malferman vojon por la postaj britaj ekspedicioj. La taksado de la aŭstralia historio estas temo de diskuto ankoraŭ nuntempe, aparte koncerne al la traktado de la aŭstraliaj praloĝantoj fare de la eŭropaj koloniantoj.

Prahistorio

Setlejo de orserĉantoj dum la epoko de la febro de la aŭstralia oro

La ĝusta dato de la unuaj homaj setlejoj en Aŭstralio estas ankoraŭ temo de debato. Tamen, oni kredas ke la aŭstralia tero estis loĝita de homoj antaŭ inter 42.000 kaj 48.000 jaroj; en tiu epoko estis periodo de amasa ekologia ŝanĝo kiun oni kaŭzita de homaj agadoj. La unuaj aŭstralianoj estis la praavoj de la aŭstraliaj praloĝantoj de la aktualeco; ili alvenis tra pontoj de tero kaj maraj paŝoj de malmulta longeco de la azia sudoriento. La plej granda parto de ĉi tiuj personoj estis ĉasistoj-kolektantoj kun kompleksa buŝa tradicio kaj spiritaj valoroj bazitaj en la adorado de la tero kaj en la kredo de la tempo de sonĝo.

En 1603, la pastro Matteo Ricci, jezuito portugala kiu pasigis longan tempon en Ĉinio, mapigis la mondon konitan en la epoko. En la spaco kie lokus sin Aŭstralio, li notis: Neniu estis en ĉi tiu tero de la sudo, sekve ni scias nenion pri ĝi. Li skribis krome en ĉinaj karakteroj Tero de la Fajro kaj Tero de Papagoj,per kio li sugestis ke la ĉinoj konis aŭ eble eĉ estis vizitintaj Aŭstralion.

Eŭropa esploro

Mapo de Nova Nederlando farita en 1699 de William Dampier.

Ludoviko la 16-a la rego de Francio sendis Jean-François de La Pérouse eksplori la Australio. Li envenis en Botany Bay en 1788.

La unuaj skribaĵoj pri la malkovro de la aŭstralia kontinento fare de eŭropaj esploristoj datiĝas de komencoj de la 17a jarcento. La unua eŭropa vidado de la kontinento estis farita en 1606 de la nederlanda naviganto Willem Janszoon, kiu navigis en Karpentaria Golfo en la ŝipo Duyfken. Tamen, iuj historiistoj asertas ke la hispana ekspedicio de Pedro Fernández de Quirós vidis la aŭstralian kontinenton monatojn antaŭe. Fakte, la naviganto Luis Vaez de Torres apartenanta al la ekspedicio de Quirós, estis la unua kiu mapigis la markolon kiu portas lian nomon: Toresa Markolo. Aliflanke, la nomo de la lando kaj kontinento "Aŭstralio", venas de la loknomo "La Aŭstralio de la Sankta Spirito" kiun Quirós donis al la Insulo Sankta Spirito, kiu hodiaŭ dependas de Vanuatuo.

En 1770, la ekspedicio de la Endeavour sub la komando de la leŭtenanto James Cook navigis kaj mapigis la orientan marbordon de Aŭstralio, elŝipiĝante en la kontinento por la unua fojo en Botany Bay la 29an de aprilo de tiu jaro. Cook direktis sin poste al la nordo kaj, antaŭ ol marŝi , elŝipiĝis en la insulo Possession, en la toresa Markolo, la 22an de aŭgusto de 1770. Tie li postulis formale la orientan marbordon de Aŭstralio por la Reĝlando de Britio kaj nomis ĝin Novsudkimrio. Pro tio ke la malkovroj de Cook ebligis la unuan eŭropan setlejon en la kontinento, li estas ofte popole konsiderata kiel la malkovrinto de la aŭstralia tero, kvankam la vera malkovro okazis pli ol 160 jarojn antaŭ la vojaĝo de Cook.

Setlejo kaj koloniado

Mova mapo kiu montras la kreon de la malsamaj aŭstraliaj kolonioj.

Ene de la kolonioj de la brita Krono de Novsudkimrio, establiĝis setlejo kaj kriminala kolonio en Port Jackson (kiu nuntempe formas parton de Sidnejo) fonditaj de la kapitano Arthur Phillip la 26an de junio de 1788. Tiu dato fariĝis nacia festo nomita Tago de Aŭstralio. La Tero de Van Diemen, hodiaŭ konita kiel Tasmanio, estis fondita en 1803 kaj ĝi iĝis aparta kolonio en 1825. Britio postulis kiel propra la okcidentan parton de Aŭstralio en 1829. Apartaj kolonioj estis formataj de porcioj de Novasudkimrio: Suda Aŭstralio (1836), Victoria (1851) kaj Queensland (1859). La Teritorio de la Nordo estis fondita en 1863 el parto de la provinco de Suda Aŭstralio. Viktorio kaj Suda Aŭstralio estis fonditaj kiel “liberaj”, ĉi tio signifas ke neniam estis kriminalaj kolonioj, kvankam antaŭe al ilia fondo ili estis ricevintaj iuj prizonuloj devenantaj el Tasmanio sed neniam el Britio. Okcidenta Aŭstralio ankaŭ estis fondita “libera”, sed akceptis poste la kriminalan transporton pro la granda malabundeco de fontoj de laboro kiun ĝi suferis. Nov-Zelando estis parto de Novsudkimrio ĝis 1840, kiam ĝi iĝis kolonio por si mem. La transporto de prizonuloj estis iom post iom abolita en la tuta Aŭstralio inter 1840 kaj 1864.

Mapo de Sidnejo farita en 1789, la unua jaro post ĝia fondo.

La loĝantaro indiĝena aŭstralia, estimita en 350.000 loĝantoj en la momento de la eŭropa setlejo, reduktis sin konsiderinde en la 150 sekvaj jaroj, ĉefe pro infektaj malsanoj apud la kultura malintegriĝo kaj al la deviga relokiĝo kiun ili suferis pro la antaŭeniro de la kolonioj. La disiĝo de infanoj praloĝantinoj kaj iliaj familioj, kiun iuj historiistoj kaj indiĝenoj argumentas ke ĝi devus esti konsiderita genocido laŭ la juraj normoj de la aktualeco, eble faris pli malgrandan kontribuon en la popola katastrofo de la praloĝantoj.

Propra kolonia regado

Flago de la ribelo de Eureka Stockade.

Inter 1855 kaj 1890, la ses kolonioj akiris individue respondecan registaron, administrante la plimulton de iliaj internaj aferoj kvankam ili formis parton de la Brita Imperio. La Kolonia Oficejo de Londono plu tenis la kontrolon sur iuj demandoj, ĉefe internaciaj rilatoj, defendo kaj internacia mara trafiko.

Federacio kaj Mondmilitoj

Malfermo de la Parlamento de Aŭstralio en 1901.

Notoj

Eksteraj ligiloj