Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ideo organizi Lingvan Festivalon en Peterburgo ekzistis ekde la jaro 2004, kiam lokaj esperantistoj volis okazigi negrandan festivalon lige kun la Peterburga Antaŭkongreso de IJK en Rusio.

Tamen la unua festivalo povis okazi ne pli frue, ol marte de la jaro 2007.

1-a festivalo, marto 2007[redakti | redakti fonton]

Rusa kaj japana studentinoj prezentas la japanan lingvon en la Unua Peterburga Lingva Festivalo la 4-an de marto 2007

La 1-a LF okazis la 4-an de marto 2007 en la ejo de la jura fakultato de Sankt-Peterburga Ŝtata Agrikultura Universitato. La fakultatestro, d-ro Zejnalov, estis impresita de la ideo kaj disponigis la ejon tute senpage. Li ankaŭ ĉeestis mem dum LF, malfermis kaj fermis ĝin kaj ĝuis kelkajn prezentojn.

La specifaĵo de la Peterburga festivalo iĝis prezento de lingvosciencaj branĉoj apud la prezentoj de lingvoj: estis prezentitaj 5 sciencaj branĉoj (fonologio, internacia komunikado, lingvokonstruado, mondkoncepto en lingvo kaj psikolingvistiko) kaj 22 lingvoj.

Ĉeestis pli ol 100 partoprenantoj, el kiuj 71 plenigis enketilojn. Venis aliurbaj gastoj el Moskvo (pli ol dek personoj), Jelec kaj Iĵevsk (po unu).

Speciala internacia koncerto ne okazis, kvankam la solenan fermon kronis, tute spontanee, irlanda danco.

La organiza komitato de la festivalo konsistis el Sergej Andrejsons, Slavik Ivanov kaj Dmitrij Lisovickij (vicestro de la fakultato).

Reeĥo en amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la festivalo aperis minimume unu notico (en respektata tagĵurnalo "Delovoj Peterburg"). Post la aranĝo estis mencioj en la plej populara urba studenta gazeto ("Gaudeamus", distribuata senpage) kaj en minimume unu radiostacio. Lige kun la festivalo (sed ne pri ĝi mem) estis filmita programo pri planlingvoj (ĉefe Esperanto) fare de televidkompanio "Mir".

2-a festivalo, aprilo 2008[redakti | redakti fonton]

Dum la prezento de la nederlanda lingvo

La 2-a Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo, samkiel la unua, okazis la 13-an de aprilo 2008 en la ejo de la Ŝtata Agrikultura Universatato. Ĉeestis 150-200 partoprenantoj, kiuj prenis 124 enketilojn (sed plenigis 64). Estis prezentitaj 35 lingvoj.

Laŭ la rezultoj de la enketado, la plej popularaj lingvoj de la festivalo estis la oseta (32,81% de la enketiloj mencias ĝin kiel vizititan), tokipono (29,69%), la japana (28,13%), la kpelea lingvo el Okcidenta Afriko (26,56%), la hindia (25%), Esperanto (23,44%) kaj (po 20,31%) la belorusa, la baltiaj finnaj lingvoj de Ingrio (regiono, kie Peterburgo lokiĝas; temis ĉefe pri la iĵora kaj la vota) kaj la erzja.

La organiza komitato de la festivalo konsistis el Sergej Andrejsons, Slavik Ivanov kaj Dmitrij Lisovickij (instruisto de la gastiganta fakultato).

3-a festivalo, aprilo 2009[redakti | redakti fonton]

La ĉeestantoj de la festivalo plej ŝatis la prezenton de la finna fare de s-ro Kokko

La 3-a Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo okazis la 5-an de aprilo 2009 en la ejo de la Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo, universitat-nivela privata lernejo, tre oportune lokita en historia urboparto ĉe la metrostacio Ĉkalovskaja. Ĉeestis pli ol 200 partoprenantoj, okazis 40 diversaj prezentoj (multaj pli ol unufoje), ĉefe de lingvoj, sed ankaŭ de kelkaj apudlingvaj temoj kiel fonologio, uzo de Vikipedio en lingvistikaj esploroj, lingvokonstruado kaj aliaj.

La organiza komitato de la festivalo konsistis el Sergej Andrejsons, Slavik Ivanov kaj Jelena Arĥipova (estro de la fako pri instruado de „la rusa lingvo kiel fremda“ en la gastiganta lernejo). Studentoj de la instituto multe helpis pri kolektado de statistikoj kaj aliaj farindaĵoj.

La 3-a peterburga festivalo havis la plej laŭtan reeĥon en la amaskomunikiloj. Pri ĝi skribis kelkaj gazetoj kaj okazis radiontervjuo kun membroj de la organiza komitato ĉe „Radio Peterburg“[1].

4-a festivalo, majo 2010[redakti | redakti fonton]

La 4-a Lingva Festivalo okazis la 16-an de majo 2010 en la sama ejo, kiel antaŭe, — en la Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo. Ĝi ĝenerale ripetis la ecojn kaj atingojn de la antaŭa festivalo. Kelkaj lingvoj estis prezentitaj unuafoje (la baŝkira kaj la ŝumera inter ili). La tri plej vizitataj prezentoj estis: „Lingvokonstruado: detruantoj de mitoj“ (pri mitoj ĉirkaŭ planlingvoj kaj lingvokonstruado), Esperanto kaj la finna.

5-a festivalo, aprilo 2011[redakti | redakti fonton]

La 5-a Lingva Festivalo okazis la 17-an de aprilo 2011 en la Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo, kiu daŭre volonte kunlaboras kun la esperantistaj aktivuloj pri organizado de la evento. Inter la novaĵoj de la festivalo estis plimultiĝintaj „lingvaj teritorioj“ (krom la tradicia angla okazis ankaŭ la hispana, la finna, la kroata kaj la Esperanta) kaj interkonaj envolvigaj „malfermaj diskutoj“. La Esperanta „lingva teritorio“ evidentiĝis bona maniero por kunligi novajn „virtualajn“ esperantistojn kun la eksterinterreta Esperanto-movado en la urbo.

La unuafoje prezentitaj lingvoj de la festivalo estis la evena, la jakuta, la vietnama, la lezga kaj kelkaj aliaj. La plej popularaj iĝis la prezentoj de la araba, la ĉina, la greka kaj la japana lingvoj[2]. Kiel ankaŭ en la antaŭaj festivaloj, tre populara kaj tre ŝatita de la vizitantoj estis prezentoj de tokipono.

Dum la festivalo unuafoje funkciis infana servo: ĝi komenciĝis per 40-minuta programo pri historio de skribsistemoj, dum kiu infanoj provis pentri piktogramojn sur papero kaj sur argilo, kaj daŭris per konkurso pri scio de fabeloj, diversaj ludoj kaj aliaj programeroj. Partoprenis dekkelk infanoj, ĉefe idoj de la organizantoj kaj de dungitoj de la akceptanta instituto.

6-a festivalo, aprilo 2012[redakti | redakti fonton]

La 6-a Lingva Festivalo okazis la 22-an de aprilo, la unuan fojon en la ejo de la Universitato pri informteknologio, mekaniko kaj optiko (ITMO)[3], kunlabore kun la fremdlingva studenta klubo de tiu granda universitato. La unuan fojon en Sankt-Peterburgo la lingvaj prezentoj kaj prelegoj daŭris 50 minutojn (anstataŭ 40 aŭ eĉ 30 en la pli fruaj festivaloj).

7-a festivalo, aprilo 2013[redakti | redakti fonton]

La 7-a Lingva Festivalo okazis la 21-an de aprilo, en la ejo de la Universitato pri informteknologio, mekaniko kaj optiko (ITMO)[4]. Ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 250 personoj.

8-a festivalo, aprilo 2014[redakti | redakti fonton]

La 8-a Lingva Festivalo okazis la 13-an de aprilo 2014, en la ejo de la Universitato pri informteknologio, mekaniko kaj optiko (ITMO), partoprenis pli ol 200 personoj[5]. Furoris prezentoj de la ĉina kaj de la tibeta lingvoj[6].

La 9-a festivalo, marto 2015[redakti | redakti fonton]

La 9-a festivalo okazis la 15-an de marto 2015 en la sama ejo de ITMO. Ĝi logis pli da vizitantoj, kio estis sentebla: en la lernoĉambroj mankis sidlokoj, ofte deko da aŭskultantoj staris aŭ sin apogis kontraŭ muroj aŭ fenestrobretoj. Kelkaj lingvoj estis prezentitaj la unuan fojon (la klingona, omo kaj la kiribata), aliaj reprezentitaj post longa paŭzo (kiel la nederlanda).

La 10-a festivalo, aprilo 2016[redakti | redakti fonton]

La 10-a festivalo okazis la 17-an de aprilo 2016 en la Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo. Ĝin organizis Rusia Esperantista Unio.

Pro la manko de lernoĉambroj, neniu prezento ripetiĝis en la programo. Okazis krome prezento de kelkaj lingvaj grupoj, nome — de la finn-ugra, ŝemida kaj kaŭkazia.

La 11-a festivalo, aprilo 2017[redakti | redakti fonton]

En ITMO kunlabore kun la Konsilio de eksterlandaj studentoj al la universitato ITMO.

La 12-a festivalo, aprilo 2018[redakti | redakti fonton]

Diplomito montras diplomon de la 12-a Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo

En ITMO. La festivalo altiris pli ol 500 partoprenantojn. En iuj blokoj estis 13 samtempaj programeroj. Ĉiuj prezentintoj ricevis librajn premiojn laŭ sia elekto.

La 13-a festivalo, oktobro 2019[redakti | redakti fonton]

La unuan fojon la festivalon gastigis peterburga filio de la Supera Lernejo pri Ekonomiko, unu el la plej renomaj universitatoj de moderna Rusio. Pro kelkaj kialoj la festivalo okazis nekutime malfrue, la 27-an de oktobro. Okazis 66 programeroj en ses blokoj po 11 samtempaj 50-minutaj eventoj en ĉiu. Programeroj ne ripetiĝis, kio estas nekutima por festivaloj en Rusio, sed jam okazis en Peterburgo almenaŭ en 2016.

Krom Esperanto, prezentita en la plej granda salono fare de Vjaĉeslav Ivanov, okazis ankaŭ prelego pri historio de lingvoprojektado (kaj specife pri tri esperantidoj: Ido, OMO kaj Nov-Esperanto) fare de German Dudĉenko kaj paroliga klubo en Esperanto, gvidita de Mikaelo Kolodin.

2020 kaj pli poste[redakti | redakti fonton]

La festivalo ne povis okazi en 2020 pro la koronvirusa pandemio. Ĝia ĉesigo ne estis anoncita, kaj estas espero pri la sekva festivalo en 2022 aŭ pli poste.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]