Historio de Tanzanio
La historio de Tanzanio havas siajn radikojn en la plej frua antaŭhistorio. En pli lastatempaj tempoj, Tanzanio estis en komunikado kun aziaj landoj kaj, ekde koloniaj tempoj, kun Eŭropo. En la 1970-aj jaroj ĝi helpis la liberigajn movadojn de Ugando kaj Sud-Afriko.
Prahistorio
[redakti | redakti fonton]Tanzanio estas transirata de la Rifta Valo. En ĉi tiu grandega valo, paleontologoj faris gravajn elfosaĵojn de la unuaj homoj. Ĉe Valo de Olduvai, esploristoj de la familio Leakey trovis fosiliojn de hominidoj devenantaj de du milionoj da jaroj kaj ĉe Laetoli la plej malnovajn piedsignojn de homaj prapatroj. Ĉie en Tanzanio ekzistas signoj de la unuaj modernaj loĝantoj. Ili estas pigmea popolo, verŝajne Kojoj. Ĉirkaŭ du mil a.K., la kuŝidaj popoloj migrantaj suden alvenis en ĉi tiu regiono kaj enblovis la pigmeojn. La bantuoj venis de la okcidento kun diversaj migradoj de la 1-a jarcento p.K. La lastaj alvenintoj estis la Nilotikaj Luoj - laŭ Viktoria lago, kaj Masajoj sur la ebenaĵoj de la Serengeti - en la 18-a jarcento.
Araba mondo
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ la 10-a jarcento, arabaj kaj persaj komercistoj laborantaj laŭ la afrika marbordo ankaŭ atingis la marbordojn de Tanzanio. El la geedziĝo de azianoj kun la bantuaj loĝantaroj de la marbordo naskiĝis la svahila popolo kaj kulturo. La svahiloj konstruis urbojn kaj fortikaĵojn ĉe la marbordo, sur la insuloj, precipe Mafia, Zanzibaro, Pembo kaj Kilwa. La svahila komunumo havis bonan komercon kun Omano, Persio, Hindio kaj Ĉinio. Tiu periodo estas konata kiel la Shirazi Epoko. La unuaj eŭropanoj alvenintaj sur la marbordon de Tanzanio en modernaj tempoj estis la portugaloj. En 1498, Vasco da Gama vizitis Kilwa-n kaj antaŭ 1525 la portugaloj havis kontrolon de la marbordo. Post pluraj militoj kun la omananoj, la portugaloj perdis kontrolon de la svahila areo kaj la omananoj establis sultanlandon en Zanzibaro. De Zanzibaro, la sultano kontrolis la marbordon de suda Somalio ĝis norda Mozambiko, kaj enlandajn afrikajn komercvojojn kiuj atingis la marbordojn de la Hinda Oceano.
Koloniismo
[redakti | redakti fonton]Kun la renoviĝinta intereso de Eŭropo en Afriko en la 19-a jarcento, misiistoj kaj esploristoj venis al Orientafriko por trovi la fontojn de Nilo kaj desegni mapojn de la interno. La eŭropaj potencoj ne havis kulturajn interesojn, kaj serĉis en Afriko krudaĵojn. La Gesellschaft für Deutsche Kolonisation, fondita fare de Karl Peters, sendis reprezentantojn por kontrakti la "protekton" ofertitan fare de Germanio al la lokaj gvidantoj (1884 pluen). En 1891, la germana registaro anstataŭigis la Germanan Orientafrikan Kompanion en la administrado de la teritorioj de Tanganjikio kaj metis ĝian ĉefurbon en Daresalamo.
La germanoj investis amase en la kolonio. Ili enkondukis novajn kultivaĵojn, la fervojon kaj vojaron. Ili ankaŭ volis konstrui kanalon por porti akvon de Viktoria lago ĝis la ebenaĵoj ene de Morogoro. La homoj rezistis tiujn ŝanĝojn kaj de 1905 ĝis 1907 la germanoj devis batali militon kun la sudaj triboj (maji-maji ribelo).
Kun la ekflagro de la Unua Mondmilito, la germanoj trovis sin kontraŭbatalante la britojn en Kenjo. Ili ĉesigis la invadprovon per la Batalo de Tanga. Generalo Paul von Lettow-Vorbeck organizis la gerilon kiu retenis la britojn engaĝitaj ĉie laŭlonge de la limo. Kiam Germanio perdis la militon, Tanganjikio transiris sub la kontrolon de la britoj, unue de la Mandato de la Ligo de Nacioj, kaj poste de la Unuiĝintaj Nacioj.
Sendependeco
[redakti | redakti fonton]En 1954 Julius Nyerere, instruisto kaj unu el la du nuraj, kiuj studis en universitato en la tuta Tanganjikio, fondis la Tanganjikian Afrikan Nacian Union (TANU). En 1961 Nyerere iĝis ĉefministro de la lando dum la periodo de sendependeco, kaj jaron poste Prezidanto de Tanganjikio. Tanganjikio sendependiĝis la 9-an de decembro 1961.
Zanzibaro
[redakti | redakti fonton]La insulo Zanzibaro kaj la aliaj en la insularo estis loĝataj dum jarcentoj fare de fiŝkaptistoj de bantua origino. Kun la alveno de la araboj kaj la persoj, Zanzibaro iĝis grava komerca centro. Post preno sub portugala kontrolo, ĝi estis definitive prenita fare de la omananoj, kiuj alportis ĉi tien la ĉefurbon de sultanlando. Zanzibaro baldaŭ iĝis la plej grava centro en la Hinda Oceano por la spicoj kaj sklavkomerco. La Sultanlando Zanzibaro daŭris ĝis la fino de Dua Mondmilito, sed fakte la britoj regis la insulon ekde 1890.
La 26-an de aprilo 1964, Zanzibaro aliĝis al Tanganjikio por formi la Unuiĝintan Respublikon de Tanzanio.
Nyerere fondis la penson de afrika socialismo. Tanzanio ne povis disvolviĝi kiel aliaj landoj en la regiono, sed ĝi ĉiam havis sufiĉan vivnivelon por la tuta loĝantaro. Escepte de streĉitecoj en Zanzibaro en la lastaj jaroj kaj la mallonga milito kun Ugando, Tanzanio ĉiam havis pacan vivon kaj demokratio estis bone establita. Nyerere ankaŭ estis la prezidanto de la ununura partio de la Revolucio (Chama cha Mapinduzi), fondita post unuiĝo kun Zanzibaro. Nyerere restis prezidanto de 1961 ĝis 1985. Ekde 1995 ekzistas plurpartiismo. La posta prezidanto Jakaya Mrisho Kikwete estis elektita en 2005.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Storia de la Tanzania en la venecia Vikipedio.
|