Historio de Angolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La historio de Angolo estis karakterizita de longa kolonia periodo (ĝi estas unu el la landoj de Afriko kiuj aste akiris sendependecon) kaj de forta malstabileco kaj intercivitana milito dum plejparto de la sendependa ekzistado

Antaŭkolonia periodo[redakti | redakti fonton]

Bantua ekspansio.

La originalaj loĝantoj de la aktuala Angolo estis ĉasistoj kaj rekolektantoj kaj ili parolis la kojsanajn lingvojn. La ekspansio de la bantoj, ĉ. la 10an jarcento a.K., igis ilin perdi dominadon en la zono. En grupoj malgrandaj, tiuj popoloj ankoraŭ loĝas iujn zonojn de la sudo de la lando.

La bantuoj estis popolo de terkulturistoj, rekolektantoj kaj ĉasistoj kiuj probable komencis siajn migradojn de la humida praarbaro, en kio hodiaŭ estas la limo inter Niĝerio kaj Kamerunio. Ĝia ekspansio okazis en malgrandaj grupoj, kiu resetlis responde al ekonomiaj aŭ politikaj cirkonstancoj. Inter la jarcentoj 14a kaj 17a, ili establis serion de reĝlandoj, el kiuj tiu de Kongo estis la ĉefa. Ĉi tiu enhavis la strion kiu nuntempe estas limo inter Angolo kaj la Demokratia Respubliko de Kongo kaj ilia apogeo okazis dum la jarcentoj 13a kaj 14a.

Kolonia epoko[redakti | redakti fonton]

La eŭropanoj alvenis ekde la 15-a jarcento. En 1483 la portugaloj fondis bazon laŭ Kongo. Portugalio establis en 1575 portugalan kolonion en Luando bazitan sur la sklaveco. La portugaloj prenis laŭgrade la kontrolon de la marborda strio laŭlonge de la 16a jarcento per serio de traktatoj kaj militoj, kaj ili formis la kolonion de Angolo. Inter la 16-19-aj jarcentoj la portugaloj sendis 3 milionojn da sklavoj al Amerikoj. En 1575 kolonio Kabindo formiĝis, baldaŭe ankaŭ Angolo.

Litografio de la reĝino Nzinga dum la interkonsentoj de paco kun la portugala reganto en 1657.

Inter 1641-1648 Nederlando okupis Luandon kaj la ĉirkaŭaĵon. En 1648, Portugalio reprenis Luandon kaj iniciatis procezon de milita konkero de la ŝtatoj de Kongo kaj Ndongo kiu finis per la portugala venko en 1671. Poste Portugalio paŝo post paŝo konkeris la ceterajn partojn de Angolo. La kompleta administra kontrolo de la interno ne okazis ĝis komencoj de la 20a jarcento.

En la 19-a jarcento ekspluatado de la lando komenciĝis. Ladislao Magyar malkovris regionojn en Kongo, Zambezi kaj Okavango. Vojoj, fervojoj konstruiĝis.

Sendependa Angolo[redakti | redakti fonton]

Post sendependisma milito de geriloj de 14 jaroj, iniciatita la 4-an de februaro de 1961, kaj sekvante la Revolucion de la Diantoj en Portugalio, Angolo sukcesis akiri sendependecon en 1975. En la tuj eksplodanta civila milito de 1975, la Populara Movado de Liberigo de Angolo (MPLA) prenis la povon, kun helpo de Sovetunio kaj Kubo. Ĝia ĉefa oponanto estas la Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo (UNITA), helpata de Usono kaj Sudafriko. En 1994 oni subskribas unuan interkonsenton de paco kiu favoras registaron de nacia unuiĝo. En 1998 la milito denove eksplodas kaj ĝi finas per la interveno de UN en 1999 kaj la reakiro de la registaro fare de la MPLA. Tion sekvis civila milito, kiu daŭris ĝis 2002, kiam mortis gvidanto de la opozicia UNITA, Jonas Savimbi. Granda malsato sekvis.

En 2008 oni efektivigis la parlamentajn elektojn, post dek jaroj de establo de garantioj kaj demokratiaj proceduroj, kun la ĝenerala aprobo fare de la internaciaj observantoj, kiuj tamen denuncis ankaŭ pluraj malregulaĵojn. En la elektoj la MPLA venkis per tre granda plimulto.

Prezidanto de la respubliko, José Eduardo dos Santos.

Dum jardekoj, la politika povo koncentriĝis en la Prezidanteco kiu ĝin praktikis de formo sufiĉe aŭtoritateca. La nuna prezidanto estas José Eduardo dos Santos.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]