Angola Enlanda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Konstruaĵo en Huambo montrante efikon de milito.

La Angola Enlanda Milito (portugale Guerra civil angolana) estis grava enlanda milito en Angolo, komencinta en 1975 kaj pluinta, kun kelkaj interhaltoj, ĝis 2002. Tiu milito ekis tuj post Angolo iĝis sendependa el Portugalio en Novembro 1975. Antaŭ tio estis okazinta malkoloniiga konflikto, nome la Angola Milito de Sendependigo (1961–74). La poste sekva enlanda milito estis esence lukto por la povo inter la du iamaj ĉefaj liberigaj movadoj, nome la Popola Movado por Liberigo de Angolo (MPLA) kaj la Nacia Unuiĝo por la Totala Sendependo de Angolo (UNITA). Samtempe, tiu milito utilis kiel submilito por la Malvarma Milito kaj al grandskalaj rektaj kaj nerektaj internaciaj interplektiĝoj de kontraŭaj povoj kiaj Sovetunio, Kubo, Sudafriko kaj Usono, kio estis grava trajto de la konflikto.[1]

La movadaj militorganizoj MPLA kaj UNITA havis diferencajn radikojn en la angola socia medio kaj tute reciproke nekongruaj estroj, spite ties kunhavantan celon finigi la kolonian regadon. Kvankam dekomnce ambaŭ havis socialismajn tendencojn, por la celo allogi internacian subtenon ili aliĝis al "Marksismo-leninismo" kaj "Kontraŭkomunismo", respektive.[2] Tria movado, nome Frente Nacional de Libertação de Angola (FNLA), luktinte kontraŭ la MPLA kun UNITA dum la Milito de Sendependigo kaj la malkoloniiga konflikto, apenaŭ ludis rolon en la Enlanda Milito. Aldone, la Frente para a Libertação do Enclave de Cabinda (FLEC), nome asocio de separatismaj militantaj grupoj, luktis por la sendependigo de la provinco Kabindo disde Angolo.

Kaptitaj militvehikloj de UNITA nome BMP-1 kaj BM-21 Grad.

Dekomence MPLA ricevis apogon de Sovetunio kaj de Kubo, kies lingvo plej similis al la portugala, kio helpis la interkomunikadon de trupoj. UNITA ricevis dekomence helpon de Ĉinio, kiu tiam konkurencis kun la bloko de Sovetunio pri la estreco de komunismaj landoj, tamen pro similaj tialoj ankaŭ Usono komencis helpi la kontraŭkomunisman militorganizon kaj iom post iom ankaŭ la tiama apartisma reĝimo de Sudafriko, kiu tiam kontrolis la teritorion de la nuna intera lando Namibio, helpis al UNITA, kiu havis pli popolan helpon en la apartaj orientaj regionoj.

La 27-jara milito povas esti proksimume dividita en tri periodoj de ĉefaj luktoj - el 1975 al 1991, el 1992 al 1994, kaj el 1998 al 2002 - rompite per malfortaj periodoj de paco. Kiam la MPLA finfine atingis venkon en 2002, pli ol 500,000 personoj estis mortintaj kaj ĉirkaŭ unu miliono estis devige translokigita. La milito detruegis la angolajn infrastrukturojn, kaj ege damaĝis la landan publikan administracion, ekonomiajn entreprenojn, kaj religiajn instituciojn.

La Angola Enlanda Milito historie elstaris pro la kombino de angola violenta interna dinamiko kaj la amasa eksterlanda interveno. La milito iĝis batalo de la Malvarma Milito, fare kaj de Sovetunio kaj de Usono, kun ties respektivaj aliancanoj, havigis gravajn militajn helpojn al partioj en la konflikto. Krome, la angola konflikto iĝis interplektita kun la Dua Konga Milito en la najbara Demokratia Respubliko Kongo, same kiel kun la Namibia Milito de Sendependigo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Angola General Conflict Information. Uppsala Conflict Data Program. Alirita 5a de Junio 2013.
  2. La MPLA adoptis la etikedon "Marksisma-Leninisma" en 1977 kaj tio pluis ĝis 1991. UNITA adoptis kontraŭkomunisman retorikon pro konvenaj tialoj, kaj ankaŭ tio pluis ĝis 1991.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brittain, Victoria. Death of Dignity, Lawrenceville/NJ: Red Sea Press, 1998. (An account of the conflict from the MPLA's point of view.)
  • Stockwell, John. In Search of Enemies: A CIA Story, New York: W.W. Norton, 1978.
  • Kapuściński, Ryszard. Another Day of Life, Penguin, 1975. ISBN 0-14-118678-X. (A Polish journalist's account of Portuguese withdrawal from Angola and the beginning of the civil war.)
  • Une Odyssée Africaine (France, 2006, 59mn) (movie directed by Jihan El Tahri)
  • Arthur J. Klinghoffer, The Angolan War: A study of Soviet policy in the Third World, Boulder/Col.: Westview Press, 1980
  • Gleijeses, Piero, Conflicting Missions: Havana, Washington, and Africa, Chapel Hill: The University of North Carolina Press, 2002
  • Saney, Isaac, "African Stalingrad: The Cuban Revolution, Internationalism and the End of Apartheid," Latin American Perspectives, Vol. 33, No. 5 (September 2006): pp. 81–117.
  • Nelson Mandela & Fidel Castro, How Far We Slaves Have Come!, New York:Pathfinder Press, 1991
  • Pazzanita, Anthony G, "The Conflict Resolution Process in Angola." The Journal of Modern African Studies, Vol. 29 No 1(March 1991): pp. 83–114.
  • Malaquias, Assis. Rebels and Robbers: Violence in Post-Colonial Angola, Uppsala: Nordiska Afrikainstitutet, 2007
  • Minter, William. Apartheid's Contras: An Inquiry into the Roots of War in Angola and Mozambique, Johannesburg: Witwatersrand Press, 1994
  • Wolfers, Michael, & Bergerol, Jane. Angola in the Front Line, London: Zed Books, 1983
  • Wright, George The Destruction of a Nation: United States Policy Towards Angola Since 1945, London: Pluto Press, 1997.
  • W. Martin James III. (2011) A Political History of the Civil War in Angola 1974–1990. Piscataway: Transaction Publishers.
  • Madsen, Wayne (17 May 2002)Report Alleges US Role in Angola Arms-for-Oil Scandal. CorpWatch. Arkivita el la originalo je 5 January 2008. Alirita 10 February 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]