Huambo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huambo
la kultura parko
la kultura parko
la kultura parko
urbo • urbego
Administrado
Provinco provinco Huambo
Demografio
Loĝantaro 665 564  (2014) [+]
Loĝdenso 255 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 46′ S, 15° 44′ O (mapo)-12.76666666666715.733333333333Koordinatoj: 12° 46′ S, 15° 44′ O (mapo) [+]
Alto 1 721 m [+]
Areo 2609 km² ( 260 900 ha) [+]
Huambo (Angolo)
Huambo (Angolo)
DEC
Huambo
Huambo
Situo de Huambo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huambo [+]
vdr

Huambo estas grandurbo en Angolo, en la provinco Huambo. Ĝi estas provinca ĉefurbo kaj ankaŭ diocezo. La historia loknomo estis Nova Lisboa ("Nova Lisbono"). Laŭ la censo de 2014 en la urbo vivis 665 564 loĝantoj[1] sur areo de 2 609 kvadrataj kilometroj, fine de tiu jaro jam temis pri 716 043 loĝantoj[2] kaj laŭ takso de 2019 temis pri 844 000. Tio rezultigas loĝdenson de 323 loĝantoj/km².

Loko de Huambo en Angolo
la centra poŝtoficejo de Huambo
la provincestra palaco

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Huambo situas sur altebenaĵo en la centra sekcio de la lando. Benguela troviĝas 220, Luando 600 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Huambo estis fondita en la 15-a jarcento, kiel parto de loka regno. En 1912 la portugaloj konstruis fervojon kaj tiam ili refondis la urbon. La fervojo iĝis ekonomia motoro. En 1928 Huambo estis renomita Nova Lisboa, sed post la sendependiĝo de 1975 la urbo denove estis nomita Huambo. La Angola Interna Milito (1975-2002) haltis la evoluon de Huambo, detruante grandan parton de la infrastrukturo. En 1975 oni deklaris tie apartan respublikon, sed tio ne vivis longe. En 1992 batalo daŭris 55 tagojn. Nur en 2002 komenciĝis la pacaj jaroj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Huambo havas flughavenon. En la urbo trairas trajno Lobito-Kolwezi.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Huambo havas subtropikan kaj altebenaĵan klimaton. Jare pluvas po 1488 mm. Inter oktobro-aprilo ofte pluvas, sed inter junio-aŭgusto neniam.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]