Historio de Burundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BurundoBurundio estas ŝtato en centra Afriko, enloĝata de etnoj tvaoj, tutsioj kaj hutuoj, kaj dum pluraj jardekoj koloniata de Germanio kaj Belgio. Aktuale, Burundo estas regita kiel prezidenta reprezenta demokrata respubliko.

Antaŭ koloniigo[redakti | redakti fonton]

La blazono de Ruanda-Burundi

Unuaj loĝantoj de la lando estis pigmeoj tvaoj, kiuj estis deŝovitaj ĉirkaŭ 1000 fare de agrokultivistoj tutsioj. En la 15-16-aj jarcentoj ĉi tien aliris nomadaj bestbredistoj hutuoj.

En la 17-a jarcento en ĉi tiu teritorio estiĝis sendependa feŭda reĝolando Burundo. La unua konata mvami (reĝo) Ntare I unuigis tieajn disajn ŝtatojn kaj kreis la unuecan reĝolandon. Disfloro de tiu okazis dum la regado de la reĝo Ntare II, kiu per milita forto plivastigis teritorion de la lando preskaŭ ĝis nunaj limoj.

Kolonia periodo[redakti | redakti fonton]

La monumento omaĝe de David Livingstone, sude de Buĵumburo

Unuaj eŭropanoj vizitis la teritorion de nuna Burundo en 1858. Tiuj estis brita oficiro John Hanning Speke kaj la fama esploristo Richard Francis Burton, alveturintaj ĉirkaŭaĵon de la lago Tanganjiko. Ili ĉirkaŭiris ĝin denorde, serĉante la fontojn de Nilo. En 1871 Henry Morton Stanley kaj David Livingstone atingis Buĵumburon kaj esploris la ĉirkaŭaĵon de la rivero Ruzizio. Post la Berlina konferenco de 1884-1885 la germana influzono en Afriko estis disvastigita ĝis la teritorioj de nunaj Ruando kaj Burundo. En 1894 la germana grafo Gustav Adolf von Götzen trovis la lagon Kivuon. Post kvar jaroj la teritorion de nuna Burundo vizitis unuaj misiistoj.[1]

En 1890-aj jaroj Burundo iĝis germana kolonio. Post la Unua mondmilito ĝi estis transdonita al Belgio. Tiu regiono estis rigardita de koloniistoj kiel unueca teritorio Ruando-Urundo. Ekde 1925 ĝi estis la parto de Kongo Belga, sed diference de tiu, ĝi estis regata de tutsia aristokratio, ne rekte de Belgio kiel Kongo mem.[2]

Dum 1950-aj jaroj la belga registaro malgraŭ internacia premo rifuzadis sendependigi siajn koloniojn. Tamen situacio tie daŭre ardiĝadis kaj en 1959 estis komencita la preparado al sendependigo de Kongo kaj Ruando-Urundo. En 1961 rezulte de balotado en Burundo kaj spite al deziro de la kolonia administracio venkis la naciista partio Unio por la nacia progreso (france Union pour le Progrès national; UPRONA). Ĝi ricevis 80 % voĉdonojn kaj akiris 58 el 64 mandatoj en la parlamento. La tutsia princo Louis Rwagasore estis nomumita ĉefministro, sed samjare la 13-an de oktobro li estis murdita de agentoj de la opozicia Kristana Demokrata Partio. Tio finigis unuecon de tutsioj kaj hutuoj, kiun la princo defendadis dum multaj jaroj.[3]

Sendependeco[redakti | redakti fonton]

Monarkio (1962-1966)[redakti | redakti fonton]

La 1-an de julio 1962 estis proklamita la sendependeco de la Reĝlando Burundo, kiu eliĝis el Ruando-Urundo. De tiam la potencon havis tutsioj, malgraŭ sia malplimulteco en loĝantaro. Reĝo Mvambutsa IV, subtenata de la reganta partio UPRONA, starigis en la lando aŭtoritatisman reĝimon kaj hutuoj ade estis subpremataj.[4] En oktobro 1965 hutuoj provis fari ŝtatrenverson, sed malsukcesis. Rezulte de tio okazis novaj arestoj kaj ekzekutoj inter reprezentantoj de ĉi tiu etno. Samtempe ekkreskis kontraŭdiroj inter tutsiaj gvidantoj. La 8-an de julio 1966 la kronprinco Charles Ndizeye, subtenata de la armeo sub gvidado de la kolonelo Michel Micombero, detronigis sian patron kaj anstataŭis lin kiel la reĝo Ntare V.

Unua respubliko (1966-1976)[redakti | redakti fonton]

Novembre 1966 la reĝo estis detronigita de Michel Micombero, kiu deklaris Burundon respubliko kaj iĝis ties unua prezidanto. En 1972 monarĥistoj provis fari ŝtatrenverson, kiu malsukcesis, sed estigis amasajn murdojn, inkluzive la murdon de la eksa reĝo Ntare V.

Dua respubliko (ekde 1976)[redakti | redakti fonton]

La 1-an de novembro 1976 Jean-Baptiste Bagaza establis la duan respublikon. En 1987 prenis potencon la majoro Pierre Buyoya (tutsio). Dum lia regado ekis gravaj etnaj kunpuŝiĝoj inter tutsioj kaj hutuoj.

La enlanda milito[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Burunda enlanda milito.

Rezulte de la unua demokratia prezidanta balotado la 1-an de junio 1993 estriĝis hutuo Melchior Ndadaye, la gvidanto de la precipe hutua Fronto por la demokratio en Burundo (france Front pour la démocratie du Burundi; FRODEBU). Sed samjare sekvis nova milita ŝtatrenverso fare de tutsioj kaj la 21-an de oktobro li estis mortigita de ili. Leviĝintaj ondoj de interetnaj bataloj pormomente estingiĝis kaj en 1994 la parlamento elektis la novan prezidanton — hutuon Cyprien Ntaryamira. En aprilo 1994 la burunda prezidanto partoprenis intertraktadon en Daresalamo (Tanzanio), kiu celis pacigi tutsiojn kaj hutuojn en Burundo kaj Ruando. La 6-an de aprilo la aviadilo, en kiu revenis hejmen du prezidantoj — burunda Cyprien Ntaryamira kaj ruanda Juvénal Habyarimana (ankaŭ hutuo) — akcidentis ĉe alflugo al la flughaveno de Kigalo (Ruando) kaj ĉiuj pasaĝeroj pereis. Tuj poste okazis terurigaj radikampanjoj de Hutua Povo kiu varmigis la animojn de la interkontraŭantaj hutuoj kaj tutsioj. La hutuoj kulpigis la tutsiojn pri tiu murdo kaj komencis amasmortigadon, kiu kaŭzis la mortojn de ĉirkaŭ 800.000 tutsioj kaj hutuoj dum malpli ol 100 tagoj.

Pierre Nkurunziza, prezidanto de Burundo

En Burundo ankaŭ disvastiĝis onidiroj pri ontaj similaj eventoj.[5] Rezulte de tio la limdato de la prezidanta balotado kelkfoje estis prokrastita. Unue burundaj politikistoj esperis, ke la balotado okazos ĝustatempe kaj nova prezidanto partoprenos pintokunvenon de la Organizaĵo por Afrika Unueco. Poste ili esperis, ke la balotado okazos ĝis la 1-an de julio, kiam en Burundo oni festas La tagon de sendependiĝo. Poste partioj interkonsentis okazigi la balotadon ĝis la 12-a de julio, kiam finiĝas la konstitucia limtempo por enigi la novan prezidanton en la oficon. Ĉe tio opozicio (precipe tutsioj), entuziazmiĝinta pro la venko de tutsioj en najbara Ruando, konstante starigis novajn postulojn, al kiuj la hutua plimulto reagis ne tro flekse. Frodebu timis, ke tutsioj volas senigi hutuojn je ĉiuj konkeroj de la junia balotado de 1993. Tutsioj siaflanke memoris pogromojn de oktobro 1993 kaj la malgajan sorton de siaj samgentanoj en Ruando, do ili postulis fakte la vetoan rajton rilate al ĉiuj gravaj decidoj de la registaro.

La 10-an de septembro 1994 la speciale establita Forumo de intertraktado, konsistinta el reprezentantoj de ĉiuj agnoskitaj politikaj partioj kaj tiuj de civila socio, subskribis la «Interkonsenton pri registaro». La 18-an de septembro ĝi atingis interkonsenton pri manieroj nomumi prezidanton. La 30-an de septembro estis elektita la nova prezidanto (68 voĉdonoj por kaj 1 kontraŭ), kiu la 1-an de oktobro faris ĵuron. La 3-an de oktobro denove ekregis la ĉefministro Anatole Kanyenkiko, kiu la 5-an de oktobro formis la koalician registaron.

En 1995 okazis balotado, rezulte de kiu venkis la eksribelula partio la Nacia konsilio por defendo de demokratio — Fortoj por defendo de demokratio (france Conseil National Pour la Défense de la Démocratie–Forces pour la Défense de la Démocratie; CNDD-FDD). Ĉe tio estis daŭrigitaj la premo al amaskomunikiloj kaj opozicio.[6] La 26-an de marto 1995 en Buĵumburo ekflamas sangaj bataloj inter la hutuoj kaj tutsioj.

Printempe la landon inundis la ondoj de perforto. Armitaj grupoj da hutuoj atakis ekonomiajn kaj militajn objektojn. Armeo kaj tutsia milico reagis per severaj pun-kampanjoj. Ĉiam pli viktimiĝis senkulpaj civiluloj. Nur dum la lasta semajno de majo en la provinco Gitega estis mortigitaj 224 homoj, precipe civiluloj.[7]

La 25-an de junio dum kunveno de la anoj de la Organizaĵo por Afrika Unueco en Arusha (Tanzanio) la burunda prezidanto petis pri milita helpo por ĉesigi murdojn de civiluloj, kaj ricevis principan konsenton. Post reveni hejmen, li alfrontis gravajn protestojn de opozicio, kaj baldaŭ eĉ la ĉefministro Antoine Nduwayo kulpigis lin pri elkovi sekretajn planojn kaj intenci neŭtraligi la armeon.[7]

La 20-an de julio en la rifuĝejo en Bugendan (la provinco Gitega) estis murditaj ĉ. 341 homoj (virinoj, maljunuloj kaj infanoj), 225 iĝis mankantoj kaj 160 estis vunditaj. La registaro kaj CNDD reciproke kulpigis unu la alian. Estiĝis tumultoj kaj baldaŭ la ĉefministro eksiĝis, la prezidanto kaŝis sin en la usona ambasadejo. Militistoj deklaris, ke ili estis devigitaj preni potencon kaj la prezidantan postenon denove okupis majoro Pierre Buyoya (tutsio). La Unuiĝintaj Nacioj kaj la Organizaĵo por Afrika Unueco kondamnis ĉi tiun reĝimon, rilate al Burundo estis starigitaj rigoraj ekonomiaj sankcioj.[7] Poste la registaro provis mildigi la situacion, ekzemple per restarigo en septembro de la Nacia kunveno.[8] La 7-an de junio la eksa prezidanto Sylvestre Ntibantunganya lasis sian rifuĝejon en la usona ambasadejo en Buĵumburo, post kiam li ricevis de la burunda registaro la garantiojn pri sia libero kaj sekureco. Li anoncis sian intencon reveni al la politika vivo de la lando.[8]

En 1998 laŭ iniciato de najbaraj landoj estis komencita la paciga procezo en la lando.[9]

La 28-an de aŭgusto 2000 dum la intertraktado en Arusha (Tanzanio) la burunda registaro kaj reprezentantoj de ĉefaj ribelulaj organizaĵoj subskribis la interkonsenton, pli konatan kiel "Arusha-interkonsento". En ĝi estis anoncite pri onta ĉesigo de militagoj.[10] Flankoj interkonsentis, ke la transira periodo komenciĝu post nerekta elektado de nova prezidanto, kiun subtenu almenaŭ du trionoj de la deputitoj de la Nacia kunveno kaj la Senato. Ĉe tio nek Pierre Buyoya, nek Domitien Ndayizeye, estintaj prezidantoj dum la transira periodo, kandidatiĝu en ĉi tiu, unua balotado. La Nacia kunveno havu 100 lokojn kaj ĝiaj deputitoj estu elektitaj laŭ fermitaj (tio estas, konsistigitaj de partioj) listoj, surbaze de proporcia (rilate al 17 provincoj) reprezentiĝo. Listoj estu balancitaj: el po tri kandidatoj nur du apartenu al sama etno; el po kvin kandidatoj almenaŭ unu estu virino.[11]

En aŭgusto 2001 estis subskribita pactraktato, en kiu la prezidanto Pierre Buyoya konsentis post 18 monatoj (post establo de la transira registaro) transdoni povon al Domitien Ndayizeye.

La 11-an de aprilo 2001 ĉ. 30 militistoj sturmis la radiostacion "Radio Burundi" kaj deklaris pri eksigo de la registaro de Pierre Buyoya, kiu tiutempe forveturis en Gabonon por intertrakti kun hutuoj.[12] La komplotantoj nomis sin "La nacia patriota junulara fronto". Neniu antaŭe sciis pri ĉi tiu organizaĵo. La armeo ne subtenis la ŝtatrenverson kaj jam vespere la komplotantoj kapitulacis.[13] La 18-an de aprilo estis farita nova provo de puĉo, kiu ankaŭ malsukcesis.[14]

En oktobro okazis la pint-konferenco en Pretorio (Sud-Afriko), dum kiu 17 burundaj partioj interkonsentis pri la principoj de agado de transira registaro, kaj pri ties konsisto. Tamen kvin tutsiaj partioj ignoris ĉi tiujn interkonsentojn kaj rezignis partopreni potencajn strukturojn. Novembre prezidanto Pierre Buyoya faris ĵuron.[10] La 1-an de novembro 2001 estis fondita la transira registaro. La 10-an de januaro 2002 estis formita la transira nacia kunveno. La 7-an de februaro oni establis la transiran senaton.[15] FRODEBU kaj UPRONA kunlaboris efike, sed ene de ili, kaj inter pli malgrandaj partioj ekis kontraŭdiroj rilate al paca procezo. Rezulte de tio en oktobro 2002 estis arestita Charles Mukasi (la gvidanto de la frakcio de UPRONA), en novembro 2002 la eksa prezidanto Jean-Baptiste Bagaza, la gvidanto de la Partio de la nacia renaskiĝo (france Parti pour le redressement national; PARENA), estis metita sub la hejman areston.[15]

La 7-an de oktobro la registaro subskribis la interkonsenton kun CNDD-FDD (la gvidanto — Jean-Bosco Ndayikengurukiye) kaj la Nacia Fronto por la Liberigo de la Hutu-popolo (france Parti pour la libération du peuple hutu — Forces nationales de libération; PALIPEHUTU-FNL, poste simple FNL) (la gvidanto — Alain Mugabarabona). Laŭ tiuj ĉi interkonsentoj CNDD-FDD (Jean-Bosco Ndayikengurukiye) kaj PALIPEHUTU-FNL (Alain Mugabarabona) eniris la registaron, ricevinte po unu ministeria posteno, kaj eniris en la Nacian kunvenon, ricevinte po 4 deputitaj mandatoj.[11]

La 2-an de decembro 2002 estis subskribita simila interkonsento kun alia flanko de CNDD-FDD, gvidita de Pierre Nkurunziza.[11] La 27-an de januaro 2003 la transira registaro kaj CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza) subskribis la komunan deklaracion pri efektivigo de la interkonsento pri pafĉesigo de la 2-an decembro 2002. La 8-an de oktobro estis subskribita la protokolo pri divido de la politikaj plenpovoj kaj plenpovoj en la sfero de defendo kaj sekureco (Pretoria protokolo).[16] La 2-an de novembro estis subskribitaj la dua Pretoria protokolo kaj la Teknika interkonsento pri armitaj fortoj.[16] La 16-an de novembro 2003 estis subskribita la Universala interkonsento pri pafĉesigo. Poste Pierre Nkurunziza iĝis la ŝtata ministro pri la demandoj de la bona regado kaj ŝtata kontrolo. Anoj de lia movado ricevis aliajn altajn postenojn.[11]

Post tiam restis nur unu grupo, kiu daŭrigis bataladon — FNL. Ĝia gvidanto Agathon Rwasa deklaris, ke la Arusha-interkonsento celis nur dividi potencon inter politikaj elitoj, kaj ke ĝi ignoris la problemojn de malriĉaj burundanoj. Kontraŭ ĝi bataladis la komunaj fortoj, konsistintaj el la Armitaj fortoj de Burundo kaj CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza).[11]

La 28-an de marto 2003, la prezidanto Pierre Buyoya anoncis ontan transdonon de la potenco al sia vic-prezidanto Domitien Ndayizeye. La 30-an de aprilo, post kiam UPRONA kaj poste la parlamento elektis Alphonse-Marie Kadege la nova vic-prezidanto, li kaj la nova prezidanto Domitien Ndayizeye faris ĵuron.[16]

La 2-an de aprilo 2003 la Afrika Unio decidis establi la sian mision en Burundo.[11] La 24-an de majo 2004 la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj decidis sankcii la deplojon de la Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Burundo, unue por ses monatoj, ekde la 1-an de junio.[17] La misio funkciis ĝis la 1-an de septembro 2007, kiam ĝi estis anstataŭita de la Integra oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Burundo.

La 13-an de aŭgusto 2004 FNL atakis la rifuĝejon en Gatumba (provinco Bujumbura Rural), je 4 km de la landlimo kun Demokratia Respubliko Kongo (DRK). Tie loĝis 870 gekonganoj-banjamulenge (subetna grupo da tutsioj). Entute estis murditaj 158 kaj vunditaj 105 rifuĝintoj.[18] Mortigitaj estis nur rifuĝintoj-banjamulenge, dum rifuĝintoj de aliaj etnoj ne suferis.[19] La respondecon pri ĉi tiu ago tuj prenis al si FNL.[20]

La 1-an de novembro 2004 komenciĝis la transira periodo.[20]

La 7-an de septembro 2006 estis subskribita la Universala interkonsento pri pafĉesigo kun FNL.[21] Tamen la flankoj diverse traktis punktojn de tiu ĉi interkonsento, kio kaŭzis multajn rompojn de pafĉesigo.

La 14-an de novembro 2007 kadre de penoj por superi la politikan krizon estis formita la registaro de la nacia unueco.[22] Tamen en julio 2008 en la raporto de la Unuiĝintaj Nacioj estis rimarkita ties neefektiva funkciado.[23]

La 4-an de decembro 2008 rezulte de la konferenco estis aprobita la Deklaracio pri interkonsento de la etapoj kaj agoj, bezonataj al ambaŭ flankoj, por antaŭenigo de la pacprocezo inter la registaro kaj FNL (ofte nomata Buĵumbura interkonsentoBuĵumbura deklaracio).[24] La prezidanto Pierre Nkurunziza promesis doni al membroj de NFL 33 politikajn postenojn kaj liberigi ĉiujn kaptitajn ribelulojn. Agathon Rwasa siaflanke konsentis ŝanĝi la nomon de FNL, por transformi ĝin al politika partio (laŭ burunda konstitucio politika partio ne havu etnajn indikojn).[25]

La 9-an de januaro 2009 ĉi tiu promeso estis plenumita kaj PALIPEHUTU-FNL ŝanĝis sian nomon al pli neŭtrala "la Naciaj liberigaj fortoj — FNL" (france Forces nationales de libération).[26] La prezidanto de FNL Agathon Rwasa iĝis la ĝenerala direktoro de la Nacia instituo pri socia sekureco. La eksa ĝenerala sekretario de FNL okupis la postenon de la ĉefa konsilisto de la milita kancelario de prezidanto.[27]

La 18-an de aprilo Agathon Rwasa fordonis personan armilon kaj registris sin por demobilizado dum speciala ceremonio. La 21-an de aprilo batalantoj de FNL fordonis armilon al la Speciala cela grupo da Afrika Unio. Samtage peranto oficiale konfirmis, ke FNL senarmiĝis kaj la burunda ministerio pri internaj aferoj agnoskis ĝin kiel 42-an politikan partion de la lando. La 22-an de aprilo batalantoj de FNL, elektitaj por integrado, estis veturigitaj al militaj kaj policaj objektoj.[28]

Balotado de 2005[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Balotadoj en Burundo 2005.

La 19-an de aŭgusto dum la komuna parlamenta kongreso, konsistanta el anoj de la Nacia asembleo kaj la Senato, Pierre Nkurunziza estis elektita la prezidanto. La artikolo 301 de la konstitucio malpermesis al prezidantoj de la transira periodo kandidatigi sin por la unua prezidanta balotado. La artikolo 302 de la konstitucio antaŭvidis, ke la unua prezidanto de la posttransira periodo estu elektita de la Nacia asembleo kaj la Senato.[20] La 26-an de aŭgusto okazis la inaŭguro de la prezidanto Pierre Nkurunziza — la unua demokratie elektita post 1993. Tio signifis la finon de la 3-jara transira periodo.[29]

La 16-an kaj 17-an de aŭgusto la Nacia asembleo kaj la Senato elektis el siaj anoj Immaculée Nahayo (CNDD-FDD) kiel la prezidanto de la Nacia asembleo, kaj Gervais Rufyikiri kiel la prezidanto de la Senato. La 29-an de aŭgusto la Nacia asembleo kaj la Senato aprobis kandidatojn por postenoj de la unua vic-prezidanto (Martin Nduwimana, UPRONA) kaj la dua vic-prezidanto (Alice Nzomukunda, CNDD-FDD).[29]

Je 2010 oni planos okazigi naciajn balotadojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burundi - History angle
  2. History of Burundi Arkivigite je 2011-08-06 per la retarkivo Wayback Machine angle
  3. Burundi. Political System and history Arkivigite je 2011-08-07 per la retarkivo Wayback Machine angle
  4. Новейшая история Бурунди Arkivigite je 2010-12-04 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  5. La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri situacio en Burundo. La 11-an de oktobro 1994 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  6. Jérémie SABIYUMVA. Kie sukero iĝas oro esperante
  7. 7,0 7,1 7,2 La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri situacio en Burundo. La 15-an de aŭgusto 1996 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  8. 8,0 8,1 La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri situacio en Burundo. La 15-an de julio 1997 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  9. La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri demando pri infanoj kaj armitaj konfliktoj en Burundo. La 27-an de oktobro 2006 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  10. 10,0 10,1 Сепелёва Н.В. Роль ООН и региональных организаций в разрешении межэтнических конфликтов в районе Великих озёр (на примере Руанды, Бурунди и ДРК)[rompita ligilo] ruse
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri Burundo. La 16-an de marto 2004[rompita ligilo] ruse
  12. В Бурунди хуту свергли правительство тутси Arkivigite je 2004-11-15 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  13. Попытка государственного переворота в Бурунди провалилась Arkivigite je 2014-12-31 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  14. Burundi: Further information on Fear of torture / Incommunicado detention Lieutenant Ntakarutimana and Parena members – Raphaël Manirakiza an Ildéphonse Ndagijimana angle
  15. 15,0 15,1 La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri situacio en Burundo. La 18-an de novembro 2002 ruse
  16. 16,0 16,1 16,2 La raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri situacio en Burundo.La 4-an de decembro 2003 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  17. Бурунди — ОНЮБ. Справочная информация ruse
  18. Jérémie SABIYUMVA. Masakro ĉe rifuĝejo esperante
  19. La unua raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 25-an de aŭgusto 2004[rompita ligilo] arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  20. 20,0 20,1 20,2 La tria raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 8-an de marto 2005 ruse
  21. La identaj leteroj de la prezidanto de la Strukturo pri Burundo de la Komisiono pri packonstruado de la 21-a de junio 2007 al prezidantoj de la Konsilio de sekureco, prezidanto de la Ĝenerala asembleo kaj prezidanto de la Ekonomia kaj socia konsilio Arkivigite je 2011-08-19 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  22. La dua raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la Unuiĝinta reprezentejo de la UN en Burundo. La 23-an de novembro 2007[rompita ligilo] arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  23. La komisiono pri packonstruado. La dua sesio. La strukturo pri Burundo. La 23-an de junio 2008. La revuo de pasado de packonstruado en Burundo. La tria intera raporto ruse
  24. La komisiono pri packonstruado. La tria sesio. La strukturo pri Burundo. La 29-an de julio 2009. La revuo de pasado de packonstruado en Burundo. La tria intera raporto Arkivigite je 2011-08-27 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  25. Sabiyumva J. Paco — post 13 jaroj[rompita ligilo] esperante
  26. La komisiono pri packonstruado. La tria sesio. La strukturo pri Burundo. La 4-an de februaro 2009. La revuo de progreso, atingita pri okazigo de la Strategiaj kadroj de packonstruado en Burundo. La dua intera raporto Arkivigite je 2011-03-09 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  27. La sesa raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la Unuiĝinta reprezentejo de la UN en Burundo. La 30-an de novembro 2009 arabe, ĉine, angle, hispane, france, ruse
  28. La kvina raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la Unuiĝinta reprezentejo de la UN en Burundo. La 22-an de majo 2009 ruse
  29. 29,0 29,1 La speciala raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 14-an de septembro 2005[rompita ligilo] ruse