Hon-Hergies
Hon-Hergies | |
---|---|
komunumo en Francio • limurbo | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Bavay |
INSEE kodo | 59310 [+] |
Poŝtkodo | 59570 |
Kodo laŭ INSEE | 59310 |
Politiko | |
Urbestro | S-ino Muriel Rzeszutek 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 806 (1 999) |
Loĝdenso | 79 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°20′00″N 3°50′00″O / 50.333333°N, 3.833333°O (mapo) Koordinatoj: 50°20′00″N 3°50′00″O / 50.333333°N, 3.833333°O (mapo) |
Alto | 88 m - 152 m |
Areo | 11,02 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 20′ 00″ Nordo 3° 50′ 00″ Oriento / 50.3333015 °N, 3.8333299 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Hon-Hergies [+] | |
Hon-Hergies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 806 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999, kaj estas landlima komunumo trafluata de la rivero Hogneau.
Geografio
Hon-Hergies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Hon-Hergies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Hon-Hergies etendiĝas sur 11,02 km².
Vidindaĵoj
Hon-Hergies estas ĉarma vilaĝo, kiu fakte konsistas el du apartaj vilaĝetoj, ĉiu kun preĝejo. La preĝejo de Hon datiĝas de la 17-a jarcento : ĝi posedas bulban sonorilturon de la 18-a jarcento. La preĝejo de Hergies posedas renesancstilajn altarojn de la 17-a jarcento, sed ankaŭ belan statueton de Dipatrino de la sama epoko.
Videblas en Hon-Hergies eksaj minejoj de nigra marmoro, kaj la restaĵoj de la industriaj konstruaĵoj, kiuj malnovtempe ekspluatadis tiujn minejojn.
Turismo
La vilaĝo disponas kampadejon nomitan "La Joncquière".
Administrado
Hon-Hergies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.