Honiaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honiaro
urboĉefurbo • unua-nivela administra teritoria unuo • administrative territorial entity of the Solomon Islands

Flago

Flago
Administrado
Demografio
Loĝantaro 84 520  (2017) [+]
Loĝdenso 3 842 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 26′ S, 159° 57′ O (mapo)-9.433333159.95Koordinatoj: 9° 26′ S, 159° 57′ O (mapo) [+]
Alto 29 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha) [+]
Honiaro (Salomonoj)
Honiaro (Salomonoj)
DEC
Honiaro
Honiaro
Situo de Honiaro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Honiara [+]
vdr
Situo

Honiara estas ĉefurbo de sendependa insulŝtato de Salomonoj, en la sudokcidenta Pacifiko kun 84.520 loĝantoj (2017).

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Honiara estas havenurbo ĉe la norda marbordo de insulo Guadalcanal. La loko kuŝas ĉe la enfluejo de rivero Matanika. Geografia situo 159º 57' oriente 9º 26' sude.

Urbopejzaĝo[redakti | redakti fonton]

Honiara kuŝas apud mallarĝa borda strio ĉe havengolfo. Nur kelkaj loĝejoj staras sur la arboriĉa deklivaĵo, kiu fermas la mallarĝajn bordajn striojn. Respektive al tio, ekzistas nur 2 ĉefstratoj tra la loko: la Main Street kaj China Town. La domoj estas tre malaltaj, ofte konsistantaj nur el teretaĝo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas tropika, la averaĝa temperaturo daŭre restas ĉe 28 Celsiusgradoj. La malseka periodo daŭras de novembro ĝis aprilo, sed tio estas ne tro karakteriza. La averaĝa precipitaĵo estas ĉ. 2.000 mm/jaro kaj tiel pli malgranda ol tiu de Salomonoj (3.000 mm).

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

Honiara estas atingebla tra la internacia flughaveno, Honiara International Airport (ĝis novembro 2003 Henderson Airfield), troviĝanta ĉ. 10 kilometrojn de la urbo. La flughaveno anstataŭis la usonan flugkampon de la dua mondmilito. La loka haveno certigas kontaktojn al la loka insularo.

Industrion reprezentas trinkaĵaj fabrikoj kaj keksofabriko. Eksportvaroj estas la kokosnukso, kopro kaj fiŝo. La plej gravaj komercaj partneroj estas Malajzio, Japanio, Sud-Koreio kaj Tajvano.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefreligio sur la insulo estas la kristanismo (96% el la kredantoj); ekde la 22-a de decembro 1978, Honiara estas sidejo de ĉefdiocezo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la fondo de la urbo, tiuloke furiozis sanga batalo de la dua mondmilito: la batalo de Guadalcanal. La hodiaŭa havengolfo de la urbo ricevis sian nomon Iron Bottom Sound (esperante: Fergrunda Golfo) post tiu ĉ. 50 militŝipoj, kiuj tiu estis sinkigitaj far Usono kaj Japanio.

Post okupo de la insulo, Usono establigis tie armea bazon. Post kiam Salomonoj venis en 1952 sub britan protektoraton, la britoj deklaris Honiara registarejo anstataŭ la ĝistiama ĉefurbo Talagi. Kiam Salomon-insuloj sendependiĝis (7-a de julio 1978), Honiara restis registarejo.

Post la perfortaj ribeloj en 2000, la pacon restarigis la invititaj aŭstraliaj soldatoj, ĉar la Salomon-insuloj ne disponas pri armeo. La aŭstralianoj garnizonas tie ankaŭ en 2005 (laŭ peto de la registaro).

Panorama vido de Honiaro
Parlamentejo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La parlamentejo – konstruo el 1993 – formas klasikan palman rond-konstruaĵon.
  • Nacia Muzeo
  • Botanika ĝardeno

Vivkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

  • nefidebla kurento-prizorgo (ofte per helpkurenta agregato)
  • trinkakva prizorgo parte el pluvakvaj cisternoj
  • malario estas endemia
  • rubaĵoj sur la stratoj
  • medicina prizorgo estas malbona: 3–4 kuracistoj kun privatkonsultejo;

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]