Hosur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hosur
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 635109
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 12° 43′ N, 77° 49′ O (mapo)12.7277.82Koordinatoj: 12° 43′ N, 77° 49′ O (mapo) [+]
Alto 879 m [+]
Areo 90 km² (9 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hosur (Tamilnado)
Hosur (Tamilnado)
DEC
Hosur
Hosur
Situo de Hosur
Hosur (Barato)
Hosur (Barato)
DEC
Hosur
Hosur
Situo de Hosur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hosur [+]
vdr

Hosur (tamile ஓசூர்) estas industria urbego en distrikto Kriŝnagiri (kie ĝi estas la plej granda urbo), en subŝtato Tamilnado, en suda Barato. La origina loknomo estis "Murasu Naadu". Hosur funkcias kiel la sateliturbo de Bengaluro.

Ĉefvojo en Hosur

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hosur situas en montaro en averaĝa alteco de 880 metrojn. Bengaluro troviĝas 39, Kolar 56, Salem (Barato) 125, Majsuro 136, Velor 143, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 260, Mumbajo 876, Kolkato 1562, tutlanda ĉefurbo Delhio 1770 kilometrojn (aere) [1].

Municipa oficejo

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Hosur havis 116 821 da loĝantoj. En la 2000-aj jaroj Hosur atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil). La meza legopovo estas 76.69%.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hosur dum la historio apartenis al sultanlando aŭ aliaj regnoj. La municipo estis fondita en 1992.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hosur estas signifa aŭtoindustria urbo. La proksimeco al Bengaluro estas avantaĝo. La ĉirkaŭaĵo estas fekunda grundo, oni kultivas tomatojn, brasikojn, cepojn, kapsikojn, karotojn, kukumojn, fabojn, rapojn, rozojn.

Religio kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Hosur estas hinduismo (83.66%), poste islamo (11.37%), fine kristanoj (4.5%). La urbego estas miksaĵo de lingvaj grupoj. La tamila estas la oficiala kaj parola lingvo. Ekzistas granda nombro da la teluguaj parolantoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Hosur la altnivela edukado okazas en 2 akademioj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hosur estas bone ligita voje kaj fervoje al la proksimaj areoj, inter ili la plej bonaj kaj gravaj estas al Bengaluro kaj Salem. La loka flughaveno funkcias ekde 1994, la internacia flughaveno situas en Bengaluro.

Stacidomo en Hosur

Klimato[redakti | redakti fonton]

Hosur havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen kun musonoj. Pro ĝia alteco la urbego havas sanigan kaj moderan klimaton tutjare. Jare pluvas averaĝe po 809 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter decembro kaj marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 18-30 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • temploj, moskeoj, kirkoj
  • ekologia parko

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans