Huba Őry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Huba Őry [Ori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Őry Huba estis rumania hungara-germana inĝeniero, profesoro, membro (ekstera (1990)) de Hungara Scienca Akademio.

Huba Őry [1] naskiĝis la 16-an de julio 1927 en Arad (urbo), li mortis la 4-an de decembro 2015 en Bremeno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Huba Őry apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. La plena familio translokiĝis al tiam hungara urbo Munkács en 1941. Li soldatiĝis, tial la abituriento okazis nur depost la 2-a mondmilito, poste li studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto akirinta diplomon. Ekde 1949 li estis asistanto, poste docento en la menciita universitato. Dum la Hungara revolucio de 1956 li migris al Francio, kie li partoprenis en projekto de flugmaŝinoj suprenflugantaj vertikale. Ekde 1959 li okupiĝis pri raketoj, li kunlaboris ofte kun germanoj, tial post jaroj li iris al Okcidenta Germanio. Intertempe li doktoriĝis en Munkeno. Inter 1977-1999 li estis katedrestro en Universitato de teknikuniversitato de Aachen. Li ricevis hungaran kaj germanan premiojn. Li estis kunlaboranto de signifaj spacaj kaj flugmaŝinaj projektoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kiegészítés az általános géptanhoz (1954) - libro
  • BIEGESTEIFIGKEIT UND TRAGFÄHIGKEIT VON DÜNNWANDIGEN RINGEN… (1980) - libro
  • A survey of works on the theory of toroidal shells and curved tubes (1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]