Portretoj de profetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hudeet Maksim (poemo))

Portretoj de profetoj - estas serio de versaĵoj de Grigorij Arosev, verkitaj en 1990-aj jaroj kaj dediĉitaj al famaj esperantistoj, aktivaj en tiama SEJM-2, REU kaj ĝenerala esperantista komunumo en tiama Rusio kaj eks-Sovetunio. La versaĵoj ("Ĥudeet Maksim", "Grustno", "Pri Andrej Ananjin", "La haroza brak' de Ivano", "Beznosko", "Skazanije o noviĥ vremenaĥ v sele Ĉeboksari") estis verkitaj en Esperanto kaj la rusa lingvo.

Versaĵoj[redakti | redakti fonton]

"Ĥudeet Maksim"[redakti | redakti fonton]

"Худеет Максим" estas ruslingva versaĵo, verkita en 1996 (modifita en 2010) kaj dediĉita al Vladimir Perepelica (tiama aktivulo de SEJM-2, organizanto kaj kunorganizanto de porjunulaj aranĝoj). Ankaŭ en la versaĵo estas menciitaj Sergeo Beznosko (aktivulo de SEJM-2 el Ĉeboksari) kaj Andrej Grigorjevskij (lanĉinto de SEJM-2).

"Pri Andrej Ananjin"[redakti | redakti fonton]

"Pri Andrej Ananjin" estas esperantlingva kanto kaj poemo, verkita en la 1993 kaj dediĉita al Andrej Grigorjevskij. En la versaĵo temas pri epizodo de OkSEJT-34, okazinta en 1993 apud Smolensk.

La kanto prezentas lacigan laboron de SEJM-aktivulo dum tendaro, kiam eĉ tia bonhumora kaj bonkora persono, kia vere estas Andreo Grigorjevskij (tiam Ananjin), iĝas iom nervoza kaj eĉ (en ia senco) sangavida. Ĝenerale aktivuloj dum SEJT dormis po 3-4 horoj, tamen tio estis ne ŝarĝo, sed plezuro. Pri tio rakontis Mikaelo Bronŝtejn en Legendoj pri SEJM.

La kanton ŝategis belorusia sciencisto Aleksandr Koval, kiu taksis ĝin unu el ĉefverkoj de la Esperanto-arto[mankas fonto].

"La haroza brak' de Ivano"[redakti | redakti fonton]

"La haroza brak' de Ivano" estas esperantlingva versaĵo, dediĉita al Ivan Naumov, verkisto en la rusa kaj Esperanto. En la versaĵo estas menciataj edzino de Naumov, nome Elena kaj ilia filino Anastasia (naskiĝinta en 1994). Jam post kerna verko de la versaĵo naskiĝis ilia filo - Anton (1997). La versaĵo estas verkita en 1996, refarita en 2000 kaj fine redaktita en 2010.

"Beznosko"[redakti | redakti fonton]

"Beznosko" estas esperantlingva versaĵo, verkita en 1996 (finredaktita en 2010) kaj dediĉita al Sergeo Beznosko.

"Skazanije o noviĥ vremenaĥ v sele Ĉeboksari"[redakti | redakti fonton]

Skazanije o noviĥ vremenaĥ v sele Ĉeboksari (ruse "Сказание о новых временах в селе Чебоксары") estas kanto verkita kunaŭtore kun Miĥail Gindinson.

Ĉi tiu kanto estas parodio je kanto "Сказание о новых временах в селе Непутёвка" de fama rusa dueto Aleksej Ivaŝĉenko - Georgij Vasiljev.

La kanto aperis en 1996, kiam en SEJM-2 aktualiĝis problemo de ŝanĝo de generacioj. La lanĉintoj kaj agantoj de SEJM-2 po iom foriris de aktiva agado en junulara movado. Anstataŭ ili venis novaj aktivuloj, kiuj havis entizuasmon sed ne havis sufiĉan subtenon kaj sperton. Finfine SEJM-2 estis likvidita (jam de eĉ pli novaj homoj) kaj surbaze de ĝi estis kreita REJM. Gravaj ŝanĝoj en SEJM okazis dum la konferenco de 1995 en Ĉeboksari; tiun konferencon aludas ĉi kanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]