Mikola Husoŭski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Husoŭski Mikola)
Mikola Husoŭski
Persona informo
Nicolaus Hussovianus
Naskiĝo 30-an de novembro 1469 (1469-11-30)
en Grandprinclando Litovio
Morto 30-an de novembro 1532 (1532-11-30) (63-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio vd
Profesio
Okupo poeto • verkistopastro vd
Aktiva en Grandprinclando Litovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mikola HUSOŬSKI (beloruse: Мікола Гусоўскі, pole: Mikołaj Hussowczyk, latine: Nicolai Hussoviani) estis elstara belorusa mezepoka verkisto. Li naskiĝis en 1470 plej verŝajne en belorusa urbeto Usa (Usava). Komencan edukadon li ricevis en Belorusio, poste daŭrigis studadon en universitatoj de Bolonjo, Krakovo kaj Vilno (laŭ informoj el tieaj arĥivoj). Dato de lia morto estas necerta – iam post la 1533 jaro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 15181522 jaroj li partoprenis viziton al Romo kiel ambasadano de Granda Duklando Litva kaj Pola Reĝlando kun estro Erazm Vitelius. Laŭ peto de roma papo Leono la 10-a li verkis latinlingvan poemon: "Kanto pri uro". Originala latina nomo estas "Carmen de statura feritate ac venatione Bisontis" (Kanto pri staturo, feroco de uro kaj ĉasado kontraŭ ĝi). Ĝuste kiam la poeto finis la verkon al la Apenina duoninsulo venis terura pesto. Estis tiom multaj mortintoj ke oni ne sukcesis forigi ĉiujn kadavrojn, kiuj eĉ ŝtopis la riveron Tibero. La poeto atestis kiel en la ĉefurbo de kristismo miloj da homoj rezignis la kredon pri la Savonto kaj komencis oferi al paganaj dioj. Tre impresita de la eventoj, Husoŭski kreis verson-preĝon "Al sankta Sebastiano". Dum la pesto mortis kaj papo Leono la 10-a kaj la episkopo Vitelius. Sen la zorgantoj li ne sukcesis eldoni la verkon en Romo, sed nur en la 1523 jaro en Krakovo, helpe de granda dukino litva kaj reĝino pola Bona Sforca.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La poemo "Kanto pri uro" estas tradukita al la belorusa lingvo (ekzistas eĉ tri variantoj), kaj al la bulgara, litova, pola, rusa, ukraina lingvoj. En 1980 jaro UNESCO, okaze de la 500-a datreveno de la poeto, listigis la nomon de Mikola Husoŭski en la kalendaron de plej elstaraj internaciaj datoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]