ISOCARP

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISOCARP
organizaĵo
Komenco 1965 vd
Sidejo Hago
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Societo de Urbo kaj Regionaj Planistoj (akronime konata ISOCARP, angle International Society of City and Regional Planners) estas neregistara internacia organizaĵo de profesiaj urbanizistoj, kaj urbaj kaj regionaj.

Ĝi estis fondita en 1965 kaj nuntempe havas individuajn kaj instituciajn membrojn el pli ol 80 landoj [1]. ISOCARP estas formale agnoskita de UN kaj la Konsilio de Eŭropo kaj havas formalan konsultan statuson ĉe Unesko . En 2010, ISOCARP organizis sian 46-an Kongreson en Najrobo kun la temo "Daŭrigebla Urbo, Evolua Mondo". La konferencon ĉeestis pli ol 1 000 partoprenantoj el pli ol 80 landoj [2].

La unua prezidanto de la asocio, de 1965 ĝis 1975, estis ĝia kunfondinto, Sam van Embden [3]. La plenuma komitato kaj ĉefsidejo situas en Hago (Nederlando) [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]