ISO 3166-2:GL estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Gronlandon. Gronlando estas aŭtonoma teritorio de Danio. La kodojn havas kvin municipoj. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas GL, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Gronlando. La dua parto estas du literoj.
Antaŭ la 26-a de novembro2018 anstataŭ la nunaj municipoj Avannaata kaj Qeqertalik en ISO 3166-2:GL troviĝis unu municipo, kiu nomiĝis Qaasuitsup kaj havis la kodon GL-QA.