ISO 3166-3

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo ISO 3166-3 en la angla Vikipedio.

ISO 3166-3 estas parto de la normo ISO 3166, publikigita fare de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO). En ĝi estas difinitaj jam ne validaj kodoj de landaj nomoj, kiuj estis forigitaj el ISO 3166-1 ekde ties unua eldono en 1974. La oficiala nomo de la normo estas: Kodoj por reprezentado de nomoj de landoj kaj de ties subdividaĵoj – Parto 3: kodoj por landaj nomoj, kiuj estis uzataj antaŭe.[1] Unuafoje ĝi estis publikigita 1999.

Al ĉiu eksa nomo de lando en la normo ISO 3166-3 oni donas kvarliteran kodon. La unuaj du literoj estas la dulitera (alpha 2) kodo de la eksa landa nomo laŭ la normo ISO 3166-1, kaj la lastaj du literojn oni donas laŭ sekvaj reguloj:[2]

  • Se la lando ŝanĝis sian nomon, oni uzas la novan duliteran kodon laŭ ISO 3166-1. Ekzemple, Birmo BU ŝanĝis sian nomon al Mianmaro MM, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estas BUMM. Se dum la noma ŝanĝo la dulitera kodo laŭ ISO 3166-1 restis la sama, do oni uzas kodon AA. Ekzemple, Belorusa SSR BY ŝanĝis sian nomon al Belorusio BY, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estas BYAA.
  • Se la tuta lando iĝis parto de alia ekzistanta lando, do oni uzas ties duliteran kodon laŭ ISO 3166-1. Ekzemple, la Germana Demokratia Respubliko DD iĝis parto de Germanio DE, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estas DDDE.
  • Se la lando estis dividita inter pluraj landoj, do ili uzas la kodon HH. Ekzemple, Ĉeĥoslovakio CS fariĝis du landoj: Ĉeĥio kaj Slovakio, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estas CSHH. Poste Serbio kaj Montenegro ricevis la saman duliteran kodon CS kaj poste dividiĝis, la kodo CSHH jam estis okupita, kaj ĝi ricevis kodon CSXX laŭ ISO 3166-3. Estis nur unu fojo, kiam la saman duliteran kodon oni dufoje forigis el ISO 3166-1.

Krom la eksan landan nomon kaj ĝian kodon laŭ ISO 3166-3, ĉiu registraĵo en ISO 3166-3 enhavas ankaŭ ĝiajn eksajn kodojn laŭ ISO 3166-1, la periodon de ĝia valideco, la nova(j)n landa(j)n nomo(j)n kaj la nova(j)n kodo(j)n laŭ ISO 3166-1.

Post kiam la lando estas forigita el ISO 3166-1, ĝiaj eksaj kodoj estas rezervitaj por transira periodo ne malpli ol 50 jarojn daŭra, poste li povas esti donitaj al iu lando.

Se lando ŝanĝas sian nomon sen iu teritoria ŝanĝo, do ĝia cifera kodo laŭ la normo ISO 3166-1 restas la sama. Ekzemple, kiam en 1989 Birmo ŝanĝis sian nomon al Mianmaro, giaj aulitera kaj trilitera kodoj estis ŝanĝitaj, sed la cifera restis 104.

Nuntempe iuj naciaj domajnoj de la alta nivelo, respektivaj al forigitaj duliteraj kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 estas plu uzataj. Tamen, kelkaj duliteraj kodoj, forigitaj en la fino de 1980-aj aŭ en la komenco de 1990-aj neniam estis uzataj por iu nacia domajno.

Kodoj[redakti | redakti fonton]

Sube estas la kompleta listo de la aktualaj kodoj de la normo ISO 3166-3 kun la sekvaj kolumnoj:

  • Eksa landa nomo (eo).
  • Eksa landa nomo (en) – mallonga landa nomo, anglalingve oficiale uzata fare de ISO 3166/MA (angle ISO 3166 Maintenance Agency).
  • Eksaj kodoj – kodoj dulitera, trilitera kaj cifera laŭ la normo ISO 3166-1.
  • Periodo de valideco – jaroj, en kiuj nun eksaj kodoj oficiale validis.
  • Kodo de ISO 3166-3 – kvarlitaeraj kodo, atribuita al eksa landa nomo.
  • Novaj landaj nomoj kaj kodoj – nomo(j) de heredinta(j) lando(j) kaj ties kodo(j).
Eksa landa nomo (eo) Eksa landa nomo (en) Eksaj kodoj Periodo de valideco Kodo de ISO 3166-3 Novaj landaj nomoj kaj kodoj
Brita Antarkta Teritorio British Antarctic Territory BQ, ATB,  -  1974–1979 BQAQ Iĝis parto de Antarkto (AQ, ATA, 010)
Birmo Burma BU, BUR, 104 1974–1989 BUMM Nomo ŝanĝiĝis al Mianmaro (MM, MMR, 104)
Belorusa SSR Byelorussian SSR BY, BYS, 112 1974–1992 BYAA Nomo ŝanĝiĝis al Belorusio (BY, BLR, 112)
Insuloj Kantono kaj Enderbero Canton and Enderbury Islands CT, CTE, 128 1974–1984 CTKI Iĝis parto de Kiribato (KI, KIR, 296)
Ĉeĥoslovakio Czechoslovakia CS, CSK, 200 1974–1993 CSHH
Dividiĝis inter:
Ĉeĥio (CZ, CZE, 203)
Slovakio (SK, SVK, 703)
Dahomeo Dahomey DY, DHY, 204 1974–1977 DYBJ Nomo ŝanĝiĝis al Benino (BJ, BEN, 204)
Lando de Maud Dronning Maud Land NQ, ATN, 216 1974–1983 NQAQ Iĝis parto de Antarkto (AQ, ATA, 010)
Orienta Timoro [noto 1] East Timor TP, TMP, 626 1974–2002 TPTL La nomo ŝanĝiĝis al Timor-Leste (TL, TLS, 626)
Ĉeflanda Francio France, Metropolitan FX, FXX, 249 1993–1997 FXFR Iĝis parto de Francio (FR, FRA, 250)
Franca Teritorio de Afaroj kaj Isaoj French Afars and Issas AI, AFI, 262 1974–1977 AIDJ Nomo ŝanĝiĝis al Ĝibutio (DJ, DJI, 262)
Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj French Southern and Antarctic Territories FQ, ATF,  -  1974–1979 FQHH Dividiĝis inter:
Antarkto (AQ, ATA, 010) (Adelilando)
Francaj Sudaj Teritorioj (TF, ATF, 260)
Germana Demokratia Respubliko German Democratic Republic DD, DDR, 278 1974–1990 DDDE Iĝis parto de Germanio (DE, DEU, 276)
Insularoj Gilbert kaj Ellice Gilbert and Ellice Islands GE, GEL, 296 1974–1979 GEHH Dividiĝis inter:
Kiribato (KI, KIR, 296)
Tuvalo (TV, TUV, 798)
Jonstonatolo Johnston Island JT, JTN, 396 1974–1986 JTUM Iĝis parto de Usonaj Malgrandaj Insuloj (UM, UMI, 581)
Midvejinsuloj Midway Islands MI, MID, 488 1974–1986 MIUM Iĝis parto de Usonaj Malgrandaj Insuloj (UM, UMI, 581)
Nederlandaj Antiloj Netherlands Antilles AN, ANT, 530
[noto 2]
1974–2010 [noto 3] ANHH Dividiĝis inter:
Bonaire, Sint Eustatius kaj Saba (BQ, BES, 535)
Kuracao (CW, CUW, 531)
Sint-Maarten (SX, SXM, 534)
Neŭtrala Zono Neutral Zone NT, NTZ, 536 1974–1993 NTHH Dividiĝis inter:
Irako (IQ, IRQ, 368)
Sauda Arabio (SA, SAU, 682)
Nov-Hebridoj New Hebrides NH, NHB, 548 1974–1980 NHVU Nomo ŝanĝiĝis al Vanuatuo (VU, VUT, 548)
Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj Pacific Islands (Trust Territory) PC, PCI, 582 1974–1986 PCHH Dividiĝis inter:
Marŝala Insularo (MH, MHL, 584)
Federacio de Mikronezio (FM, FSM, 583)
Nord-Marianoj (MP, MNP, 580)
Palaŭo (PW, PLW, 585)
Zono de la Kanalo de Panamo Panama Canal Zone PZ, PCZ,  -  1974–1980 PZPA Iĝis parto de Panamo (PA, PAN, 591)
Serbio kaj Montenegro Serbia and Montenegro CS, SCG, 891 2003–2006 CSXX
[noto 4]
Dividiĝis inter:
Montenegro (ME, MNE, 499)
Serbio (RS, SRB, 688)
Sikimo Sikkim SK, SKM,  -  1974–1975 SKIN Iĝis parto de Barato (IN, IND, 356)
Suda Rodezio Southern Rhodesia RH, RHO, 716 1974–1980 RHZW Nomo ŝanĝiĝis al Zimbabvo (ZW, ZWE, 716)
Usonaj Diversaj Pacifikaj Insuloj United States Miscellaneous Pacific Islands PU, PUS, 849 1974–1986 PUUM Iĝis parto de Usonaj Malgrandaj Insuloj (UM, UMI, 581)
Supera Voltalando Upper Volta HV, HVO, 854 1974–1984 HVBF Nomo ŝanĝiĝis al Burkina Faso (BF, BFA, 854)
USSR USSR SU, SUN, 810 1974–1992 SUHH Dividiĝis inter:[noto 5]
Armenio (AM, ARM, 051)
Azerbajĝano (AZ, AZE, 031)
Estonio (EE, EST, 233)
Kartvelio (GE, GEO, 268)
Kazaĥio (KZ, KAZ, 398)
Kirgizio (KG, KGZ, 417)
Latvio (LV, LVA, 428)
Litovio (LT, LTU, 440)
Moldovio (MD, MDA, 498)
Rusio (RU, RUS, 643)
Taĝikio (TJ, TJK, 762)
Turkmenio (TM, TKM, 795)
Uzbekio (UZ, UZB, 860)
Vjetnama Demokratia Respubliko Viet-Nam, Democratic Republic of VD, VDR,  -  1974–1977 VDVN Iĝis parto de Vjetnamio (VN, VNM, 704)
Vejkinsulo Wake Island WK, WAK, 872 1974–1986 WKUM Iĝis parto de Usonaj Malgrandaj Insuloj (UM, UMI, 581)
Demokratia Popola Respubliko Jemeno Yemen, Democratic YD, YMD, 720 1974–1990 YDYE Iĝis parto de Jemeno (YE, YEM, 887)
Jugoslavio Yugoslavia YU, YUG, 891
[noto 6]
1974–2003 YUCS Nomo ŝanĝiĝis al Serbio kaj Montenegro (CS, SCG, 891)
Zaire Zaire ZR, ZAR, 180 1974–1997 ZRCD Nomo ŝanĝiĝis al Demokratia Respubliko Kongo (CD, COD, 180)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Orienta Timoro ĉeestis en ISO 3166-1 kun la nomo Portugala Timoro ekde 1974 ĝis 1977.
  2. La ISO 3166-1 cifera kodo de the la Nederlandaj Antiloj estis ŝanĝita de 532 al 530 kiam Arubo apartiĝis en 1986.
  3. La periodo de valideco estis korektita de 1974–2011 al 1974–2010 ĉe la reeldono de la bulteno I-6 en 2013.
  4. Dekomence la kodo CSHH laŭ la normo ISO 3166-3 estis atribuina al Serbio kaj Montenegro (Bulteno I-4), kvankan tiun kodon jam havis Ĉeĥoslovakio. Poste ĝi estis ŝanĝita al CSXX (Bulteno I-5).
  5. Malgraŭ tio, ke ili estis partoj de USSR, Belorusa SSR kaj Ukraina SSR jam havis siajn proprajn kodojn laŭ la normo ISO 3166-1, ĉar ili estis membroj de UN ekde 1945.
  6. La numera ISO 3166-1 kodo de Jugoslavio estis ŝanĝita de 890 (por la Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio) to 891 (por la Federacia Respubliko Jugoslavio) en 1993.

Ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Se necesas, ISO 3166/MA ĝisdatigas la normon ISO 3166-3. La ĝisdatigo de la normo ISO 3166-3 plene dependas de la ĝisdatigo de la normo ISO 3166-1.

ISO anoncis ŝanĝojn en bultenoj kiuj ĝisdatigis la aktualan normon, kaj eldonis novan version de la normo, kiu akumulas ĉiujn ŝanĝojn el la bultenoj. Ekde la julio de 2013 ŝanĝojn estas publikigitaj nur en la interreta katalogo de ISO, kaj bultenoj ne plu eldoniĝas. La malnovaj bultenoj plu atingeblas en la paĝaro de ISO.

Eldono/Bulteno Dato Alonitaj eksaj kodoj Notoj
ISO 3166-3:1999 1999-03-11 La unua eldono de ISO 3166-3
Newsletter I-1PDF 2002-11-15 Orienta Timoro Konforme al ISO 3166-1 Bultenoj V-5 kaj V-6
Newsletter I-2PDF 2002-11-22 Ĉeflanda Francio Korektado. Aldono de la noto neintence preterlasita dum la unua eldono de ISO 3166-3 en 1999
Newsletter I-3PDF 2003-07-23 Jugoslavio Konforme al ISO 3166-1 Bulteno V-8
Newsletter I-4PDF 2006-09-26 Serbio kaj Montenegro Konforme al ISO 3166-1 Bulteno V-12
Newsletter I-5PDF 2006-12-01 Neniu Korektado de la Bulteno I-4: la kodo CSXX estas atribuita al Serbio kaj Montenegro
Newsletter I-6PDF 2011-03-14
(korektita
2013-02-06)
Nederlandaj Antiloj Konforme al ISO 3166-1 Bulteno VI-8
ISO 3166-3:2013 2013-11-19 La dua eldono de ISO 3166-3

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ISO 3166-3:2013 (angle). Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO). Alirita 2020-01-10.
  2. Clive Feather (2003-07-25). Country codes in ISO 3166 (Table 2: codes withdrawn from use) (angle). Alirita 2020-01-10.

Fontoj kaj eksteraj ligiloj (angle)[redakti | redakti fonton]