Saltu al enhavo

Icĥak Kacenelson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Icĥak Kacenelson
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1886 (1886-07-01)
en Kareliĉi,  Rusia Imperio
Morto 1-an de majo 1944 (1944-05-01) (57-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Lingvoj polahebreajido vd
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Icĥak Kacenelson
Profesio
Okupo poeto
verkisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj La kanto pri la murdita juda popolo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Icĥak KACENELSON, jide יצחק קאַצענעלסאָן, pole Icchak Kacenelson (nask. la 1-an de julio 1886 en Kareliĉi apud Navahrudak, mortis la 1-an de majo 1944 en Auschwitz) – juda poeto kaj dramverkisto verkanta en jido kaj la hebrea, pedagogo, tradukisto.

Kacenelson edukiĝis gvidate de la patro, Jakub Beniamin Kacenelson, hebrea verkisto. Li lernis en tradiciaj religiaj lernejoj kaj laikajn sciojn ekhavis memstare. En la junaĝo li transloĝiĝis kun la familio en Varsovion. Tie li kunlaboris kun la gazetoj Ha-Cefira, Ha-Dor kaj kun Jidisze Bibliotek eldonata de Icĥok Lejbuŝ Perec. Poste li ekloĝis en Lodzo, kie en 1904 li debutis kiel verkisto kaj famiĝis pro la hebrelingva poemo Bi-g(e)vulot Lita (En la landlimoj de Litvo, 1909), en kiu li skribis pri siaj junaĝaj spertoj. Poste li publikigis kelkajn aliajn hebreajn volumojn, verkis poemojn kaj prozaĵojn por infanoj[1].

Antaŭ la unua mondmilito Kacenelson gvidis infanĝardenon, poste hebrean lernejon. Li fondis la 1-an Hebrean Gimnazion en Lodzo. De 1928 estis unu el la gvidantoj de la Hebrea Dramstudio en tiu urbo.

Dum la dua mondmilito li ekloĝis en la varsovia geto. Tie Kacenelson kunlaboris kun la arkivo de Ringelblum, okupiĝis pri sekreta instruado, verkis por konspiraj gazetoj kaj gvidis dramrondon en la junulara organizo Dror. En la geto li verkis jidlingvajn poemojn, kiuj estis kaŝitaj kun la arkivo de Ringelblum en 1942 kaj retrovitaj post la milito.

En aŭgusto 1942 lia edzino Ĥana kaj du filoj, Bencjon kaj Jomel, estis forportitaj al la koncentrejo Treblinka. Malgraŭ la manko de pafiloj, Kacenelson kaj la travivinta filo Cvi prezentis la deziron batali kontraŭ la germanoj anstataŭ kaŝi sin en bunkro dum la ribelo en varsovia geto. Sekve ili estis forkondukitaj el la geto kaj kaŝis sin ĉe la arja flanko. En 1943, danke al helpo de la pola ambasadejo en Svislando, ili ricevis pasportojn de Honduro kaj forveturis al la internigejo en Vittel en Francio. Tie li verkis la Kanton pri la murdita juda popolo. Fine Kacenelson estis deportita de germanoj al Auschwitz, kie komence de majo 1944 li estis murdita per gasumo[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. pole Icchak Kacenelson ĉe culture.pl
  2. pole Icchak Kacenelson 1886–1944 ĉe Żydowski Instytut Historyczny

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • En 2021 aperis ĉe Ars Libri (Lublin) Esperanta versio de La kanto pri la murdita juda popolo en la traduko de Mikaelo Bronŝtejn.