Ignacio Ramón Ferrín Vázquez
Aspekto
Ignacio Ramón Ferrín Vázquez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1943 (81-jaraĝa) en Vigo |
Lingvoj | hispana • angla |
Loĝloko | Merido |
Ŝtataneco | Venezuelo |
Alma mater | Centra Universitato de Venezuelo (–1968) Universitato de Nov-Meksiko (–1973) Universitato de Koloradio ĉe Boulder (–1976) |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Ignacio Ramón FERRÍN VÁZQUEZ (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1943 en Vigo, Hispanio) estas venezuela astronomo.
Li ricevis licencion pri fiziko en 1968 de la Centra Universitato de Venezuelo, doktoreco pri sciencoj en 1973 de la Universitato de Nov-Meksiko (Albuquerque, Usono) kaj Ph.D en 1976 de la Universitato de Koloradio en Boulder (Koloradio, Usono). Li estis profesoro ĉe la Universitato de Andoj en Merido (Venezuelo).
Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro aǔ kunmalkovro de 9 asteroidoj inter 2000 kaj 2006[1] el kiuj 7 kun Carlos Leal.
La asteroido 127870 Vigo ricevis la nomon de lia naskiĝa urbo.[2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hispane Vivprotokolo de Ignacio Ramón Ferrín Vázquez el Saber.ula.ve (Universidad de Los Andes, Mérida) Arkivigite je 2018-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
- portugale Vivprotokolo de Ignacio Ramón Ferrín Vázquez el Colcienca Arkivigite je 2018-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ignacio Ramón Ferrín Vázquez en la hispana Vikipedio.