38628 Huya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
38628 Huya
transneptuna objekto
astronomia simbolo
astronomia simbolo
artista vidaĵo de Huya
artista vidaĵo de Huya
artista vidaĵo de Huya
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto
Oficiala nomo 38628 Huya
Aliaj nomoj 2000 EB173
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Huya vd
Malkovro
Malkovrinto I. Ferrín Vázquez
Dato de malkovro 10-a de marto 2000
Loko de malkovro Merido (Venezuelo)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio plutoneno
transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
5,957 Tm (39,825 AU)
4,269 Tm (28,538 AU)
7,646 Tm (51,112 AU)
Discentreco 0,2834
Meza anomaliangulo 4,395°
Epoko 23-a de marto 2018
Klinangulo 15,467°
Periodo 91799,405 tagoj (251,333 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
169,271°
Argum. de periapsido 68,017°
Terdistanco
- Minimuma

4,123 Tm (27,5595 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 406 ± 16 km (ĉefa korpo)
458 ± 9,2 km (kombinata)
Rotacia periodo 0,22 tago (5,28 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,083 ± 0,004
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 4,8
vdr

38628 Huya estas tre granda malhela duopa transneptuna objekto.

Je la momento de sia malkovro, ĝi estis la plej brila (kaj supozeble plej granda) malkovrita transneptuna objekto, krom Plutono. Kun diametro de ĉirkaŭ 406 km, ĝi estas kandidata nanplanedo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 10-an de marto 2000 de la venezuela astronomo Ignacio Ramón Ferrín Vázquez elde la Nacia Astronomia Observatorio de Llano del Hato en Merido (Venezuelo).

Orbito[redakti | redakti fonton]

Kiel Plutono, ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno. Ĝi do estas plutoneno. Ĉar ĝia orbito krucas tiun de Neptuno, ĝi estas neptunrenkonta asteroido. Ĝia neptuna MOID estas 1,70444 astronomia unuo aŭ 254,981 milionoj da km.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita laŭ la dio Huya de la mitologio de la indianoj Wayuu de Venezuelo. Asociata kun la pluvo kaj la vintro, li loĝas en la ĉiela altaĵo trans la Suno.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita ma 6-an de marto 2012 far'de K. S. Noll, W. M. Grundy, H. Schlichting, R. Murray-Clay kaj S. D. Benecchi uzinte observojn de la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 12-an de julio 1012.

Tiu satelito trakuras orbiton de duona grandakso 1740 ± 80 km, ĝia orbita periodo estas 76,8 horoj (3,2 tagoj) kaj ĝi havas diametron de 213 ± 30 km. Ĝi estis portempe nomita S/2012 38628 Huya 1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (38001 – 39000)Poste:
(38627) 2000 EV11938628 Huya(38629) 2000 ER173