Ilerdo
Ilerdo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
La Malnova Katedralo | |||||
municipo de Katalunio | |||||
| |||||
Oficiala nomo | Lleida | ||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Aŭtonoma Komunumo | Katalunio | ||||
Provinco | Ilerdo | ||||
Komarko | Segrià | ||||
Poŝtkodo | 25001–25008 | ||||
Areo | 155 km² | ||||
Alteco | 238 m. | ||||
Distanco | 130 km de Barcelono | ||||
Loĝantaro | 131.731 loĝ. (2008) | ||||
Riveroj | Segre | ||||
Retejo | https://www.paeria.cat/ | ||||
Koordinatoj | 41° 37′ N 0° 37′ O / 41.617 °N, 0.617 °O (mapo) | ||||
Ilerdo (laŭ la latina origina nomo Ilerda; Lleida en kataluna lingvo) estas urbo en Katalunio, Hispanio. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco (la plej okcidenta en Katalunio) kaj de distrikto (comarca) Segrià.
Ĝi estis sidejo de unu el la unuaj eŭropaj universitatoj, kvankam ĝi poste perdis gravecon.
Ĝi situas ĉe la rivero Segre kaj posedas tre bonan komunikeblecon, situanta mezvoje de Zaragozo kaj Barcelono.
Provinco
Lleida estas ĉefurbo de samnoma provinco, havanta 370.000 loĝantojn. Ĝi estas varia el pejzaĝa vidpunkto: la nordo troviĝas en la pirenea montaro.
Al tiu provinco apartenas la Valo de Arano, kie estas parolata la arana lingvo, variaĵo de la okcitana.
En ĝi troviĝas la Nacia Parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici.
Ĉefaj urboj: La Seu d'Urgell (kie havas sian sidejon la ĉefepiskopo, kiu samtempe estas la kun-princo de Andoro), Mollerussa, Cervera kaj Tàrrega.
Bildaro
-
Malnova Katedralo de Ilerdo
-
Klostro de la Malnova Katedralo
-
Detalo de la kapitelo de la Malnova Katedralo
Eksteraj ligiloj
greke Magistrato de Ilerdo (katalune, hispane, angle kaj france) greke Universitato de Ilerdo (katalune, hispane kaj angle) greke Statistiko pri Ilerda (katalune, hispane kaj angle)