Ilona Koutny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilona Koutny parolas dum la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto

Dr-ino Ilona KOUTNY (naskiĝis la 1-an de marto 1953 en Budapeŝto) estas hungara esperantistino kaj lingvistino. Edziniĝinta al Zbigniew Galor, ŝi nuntempe vivas en Pollando, kie ŝi gvidas la interlingvistikajn studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań. Pro tiu agado ŝin oni elektis Esperantisto de la Jaro 2008. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto.

Koutny verkis multajn lingvistikajn studojn, i.a. pri vortaraj problemoj. Ŝi estas ĉefredaktoro de "Hungara-Esperanta Meza Vortaro" kune kun István Szerdehelyi (Budapeŝto 1996).

Verkoj (elekto)

  • 2003: (prelego) Interkultura komunikado en Eŭropo: la angla kaj esperanto kiel alternativaj komunikiloj en Kiselman, C. Simpozio pri interkultura komunikado. Prago: KAVA-PECH 2005.
  • 1996: Hungara-Esperanta Meza Vortaro (ĉefredaktoro kun István Szerdahelyi).

Eksteraj ligiloj

Trovu « Ilona Koutny » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»