Ilona Ladányi
Ilona Ladányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lichtmann Ilona |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1901 en Miskolc |
Morto | 21-an de decembro 1952 (51-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Mama kancero |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 1C parcella, 6. sor, 14. sír |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto tajpisto |
Ilona Ladányi [ladAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ladányi Ilona estis hungara operkantisto (koloratursoprano), subreto. Ŝia origina familia nomo estis Lichtmann, ŝia dua edzina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Babos Izsóné.
Ilona Lichtmann[1][2] naskiĝis la 3-an de septembro 1901 en Miskolc, ŝi mortis la 21-an de decembro 1952 en Budapeŝto (inter la fontoj ne estas konsento pri la datenoj).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ilona Ladányi devenis el malriĉa juda familio. Ŝi estis tajpistino, dum ŝi ricevis kantlecionojn helpe de judoj. Dum laboro ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Ŝia ĉefinstruisto estis Béla Szabados. En la teatra jaro 1932 ŝi havis stipendion de la Reĝa Operejo de Budapeŝto, en la sama jaro ŝi debutis. Kelkajn monatojn ŝi studis ankaŭ en Italio. Inter 1933 - 1939 kaj 1945 – 1949 ŝi estis membro de la Reĝa Operejo, inter 1939-1944 ŝi povis kanti nur antaŭ juda publiko. Dum la nazia erao (1944) ŝi estis deportita. Pro divorco ŝi edziniĝis dufoje en 1936 kaj 1948.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Eugen d’Albert: Tiefland — Pepa; Nuri
- Georges Bizet: Carmen (opero) — Frasquita
- Gaetano Donizetti:
- Lucia di Lammermoor — titolrolo
- Don Pasquale — Norina
- Károly Goldmark: Sába királynője — Asztarót
- Jenő Hubay:
- A cremonai hegedűs — Giannina
- Karenina Anna — Dolly
- Engelbert Humperdinck: Hänsel und Gretel — elfo
- Zoltán Kodály: Székelyfonó — najbarino
- Ferenc Lehár: Giuditta — Anita
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro — Barbarina
- Die Zauberflöte — Pamina
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — Rosina
- Giuseppe Verdi:
- Un balo in Maschera – Oscar
- Rigoletto — Gilda; grafino Ceprano
- Don Carlo – Tebaldo
- La traviata — Violetta Valéry
- Richard Wagner:
- Tannhäuser (opero) – paŝtisto
- Parsifal — dua florvendistino
- Carl Maria von Weber: Der Freischütz (opero) — Annuska
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio