Imperia kampefilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Imperia kampefilo
Imperia kampefilo (masklo dekstre, ino maldekstre)
Imperia kampefilo (masklo dekstre, ino maldekstre)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Campephilus
Specio: C. imperialis
Campephilus imperialis
(Gould, 1832)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Imperia kampefilo (Campephilus imperialis) estas granda specio de birdo de la familio de Pegedoj, genro “Campephilus” aŭ Kampefiloj kaj subfamilio Picinae, kiu estis loĝanta reproduktulo en Ameriko kaj nuntempe oni supozas, ke ĝi estas formortinta. Pro ties proksima parenceco kaj simileco kun la Eburbeka kampefilo, ĝi estis foje nomata ankaŭ kiel la "Meksika eburbekulo", sed tiu nomo estis uzata ankaŭ por la Helbeka kampefilo. Se tiu ne estas formortinta, ĝi estas la plej granda specio de pego en la mondo. Tiu granda (60 cm) kaj vidiga birdo estiskonata delonge de la indiĝenaj loĝantoj de Meksikio kaj estis nomita kuaŭhtotomomi en navatla, Uaxgam de Tepehuanoj kaj Kumekokari de Tarahumaraoj.

La masklo havis kreston flankoruĝan kaj fruntonigran, sed estis ĝenerale nigra, krom la internaj unuarangaj plumoj, kiuj estis blankopintaj, blankaj duarangaj kaj blankaj dorsaj strioj kiu atingas sube la subdorsan triangulan blankan makulon kaj supre la ŝultrojn sed malkiel la Eburbekuloj ne atingas la kolon. La ino estis simila, sed la kresto estis enutute nigra. Ĝi estis iam disvastigita specio kaj ĝis fruaj 1950-aj jaroj ne malkomuna tra Okcidenta Patrinmontaro de Meksiko, el okcidenta Sonoro kaj Ĉiuaŭo suden al Ĥalisko kaj Miĉoakano.

(masklo sube, ino supre)

Ĝi preferas malfermajn montarajn arbarojn el torĉpino, Duranga, Meksika blanka kaj Moktezuma pinoj kaj kverkoj, kutime el 2100 al 2700 m de Supermara alteco. Ĝi manĝas ĉefe per skvamado de arboŝelo el mortaj pinoj el kio ili manĝas la larvojn de insektoj trovitaj sube. Pariĝanta paro bezonas tre ampleksan areon de netuŝita matura arbaro por survivi, proksimume de 26 km²; for de la reprodukta sezono, tiuj birdoj ŝajne formis etajn grupojn de areto al dekduo da individuoj kaj moviĝis tra pli ampleksa areo, ŝajne kiel reago al la manĝodisponeblo (Lammertink et al, 1996).

La Imperia kampefilo estas oficiale listita kiel Draste Endanĝerita (eble formortinta) de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Tamen, la lasta konfirmita informo estis de “ĵus” pafita birdo en Durango en 1956 kaj la specio estis probable nun formortinta. La ĉefa kialo de ties malpliiĝo estis habitatodetruo, kvankam la malpliiĝo akceliĝis pro troa ĉasado por uzado en popola medicino kaj ĉar idoj estis konsiderataj delikataĵo de Tarahumaraoj. Imperia kampefilo estis impresaj birdoj kaj la specio iĝis rara ĉar multaj ŝajne estis mortpafitaj de homoj kiuj neniam trafis ekzempleron kaj volis vidi ĝin de proksime (Lammertink et al, 1996).

Pro la preskaŭ kompleta detruo de sia origina biotopo, kaj la manko de iu ajn konfirmita vidaĵo en ĉirkaŭ 50 jaroj, plej parto de ornitologoj opinias, ke la Imperia kampefilo tre verŝajne formortiĝis. Estas kelkaj ĵusaj, nekonfirmitaj vidaĵoj (Mendenhall, 2005), la plej ĵusaj el kiuj okazis tuj post la aperigo en 2005 de la supozata remalkovro de la Eburbeka kampefilo. Lammertink et al. (1996), post ekstensivaj reserĉadoj post la informoj de 1956, konkludis, ke la specio ja survivis en la 1990-aj jaroj en la centra parto de sia teritorio, sed konsideris ankaŭ daŭran survivon tre malprobabla. Laŭ ili, la populacio estis ĉiam malampleksa en historia tempoj, kvankam la specio estis en maksimuma denseco antaŭ la katastrofa malpliiĝo dum la 1950-aj jaroj. La manko de fidaj informoj dum tiu tempo estas ŝajne bazita pli sur manko de reserĉo ol sur fakta rareco, sed tio ŝajnas esti ŝanĝinta radikale nur post unu jardeko.

La Imperia kampefilo estas konata nur el ĉirkaŭ 120 specimenoj de muzeoj; malkiel ĉe la Eburbeka kampefilo, oni ne konas ĉu fotojn ĉu surbendigojn de vivantaj birdoj de Imperia kampefilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Casillas-Orona, Federico Moctezuma (2005): The Imperial Woodpecker, Campephilus imperialis (Gould, 1832). Short paper published online; Junio, 2005. PDF plena teksto
  • Lammertink, M.; Rojas-Tomé, J.A.; Casillas-Orona, F.M. & Otto, R.L. (1996): Status and conservation of old-growth forests and endemic birds in the pine-oak zone of the Sierra Madre Occidental, Mexico. Verslagen en Technische Gegevens Instituut voor Systematiek en Populatiebiologie (Zoologisch Museum) 69: 1-89. HTML plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]