Imperiestro kaj Galileano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Imperiestro
kaj Galileano
Imperiestro kaj Galileano
Aŭtoro Henrik Ibsen
Eldonjaro 1930
Urbo Zutphen
Eldoninto W.J. Thieme & Cie
Paĝoj 276
v  d  r
Information icon.svg

Imperiestro kaj Galileano - norvege Kejser og Galilæer - estas historia, filozofia dramo de Henrik Ibsen en du larĝaj partoj de po kvin aktoj: Apostatiĝo de Cezaro kaj Imperiestro Juliano. Al Esperanto ilin tradukis Hendrik Bulthuis. La eldono de 1930 havis 276 paĝojn. La precipa personaĵo estas Juliano la Apostato, la lasta nekristana imperiestro de la Romana Imperio.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La teatraĵon verkis Ibsen por elverŝi sian pripensadon. La ĉeftemo estas la interbatalo de kristanismo kontraŭ la roma diaro. La Esperantigo estas bone plenumita. 
— 1930, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 118
Citaĵo
 El la teatraĵoj de Ibsen ni posedis nur la tradukon de Bünemann Reaperantoj duobla kajereto de la bona Internacia Esperanto Biblioteko. Nun aperas pli ampleksa verko, dramo en kvin aktoj.
Ĉefpersono estas la roma imperiestro Juliano la Apostato kiu vivis de 331 ĝis 363. La dramo montras sufiĉe precize lian strangan vivon; liaj familianoj estis kruele mortigitaj; oni eduäkis lin kristane sed li kaŝe ekkonis la grekan paganismon, li subite montris sin venka militestro en Gaŭlujo, fariĝis nevole imperiestro, provis rejunigi la kulton de dioj kontraŭ kristanismo, volis rekonstruigi la templon en Jeruzalem por mensogigi la profetaĵojn kaj mortis tre juna dum milito kontraŭ la Persoj. La ĉeftemo estas la interbatalo de du religioj de kristanismo kun ĝiaj apostoloj, martiroj kontraŭ la Romaj Dioj iliaj oratoroj, teologistoj, antaŭdiristoj. La moto povus esti la ekkrio de l' mortanta Juliano : "vi venkis, Galileano". La tradukado de Bulthuis, longa laboro estis bone plenumita spite de kelkaj difektetoj sed pri la elekto de tiu dramo de Ibsen oni ankaŭ miras ĉar ekzistas certe aliaj kiuj pli proksimiĝus al la nuntempaj ideoj ĉu realistaj kiel Domo de Pupo, Malamiko de l' Popolo aŭ simbolaj kiel la Sovaĝa Anaso, la Mara Sinjorino, Hedda Gabler ĉu troviĝos norvega samideano por Esperantigi ilin? 
— 1930, Historio de Esperanto, paĝo 708

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.