Imre Baranyai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Imre Baranyai (Emeriko))
Saltu al: navigado, serĉo
Baranyai.jpg

BARANYAI Imre (naskiĝis la 14-an de marto 1902 en Alap, mortis 1961) estis hungara esperantisto, pentraĵagento.

Lia pseŭdonimo (EMBA) deriviĝas de la po du unuaj literoj de la esperanta formo de lia nomo, EMeriko BAranjai.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Emba naskiĝis en 1902 en urbeto hungara Alap.

Esperanton li eklernis en 1925, kaj en 1928 li unue aliĝis al la Esperanto-movado en Budapeŝto. Tiutempe estis danĝera varbado por Esperanto, kaj nur kelkaj grupetoj estis permesitaj, ekzisti en la lando. Pro la nemulto de Esperantistoj en sia hejmlando, la aŭtoro sin turnis eksteren per leteroj. Post li aliĝis al SAT en 1930.

Amikojn li trovis esperantajn en multaj eksteraj landoj pro sia verk- kaj laboremo. Multajn organojn SAT-ajn li prilaboris tiutempe, kaj li eĉ havis lokon en Norda Prismo danke al Ferenc Szilágyi. En 1931 li fariĝis sekretario de la literatura sekcio de SAT.

Malgraŭ tiu feliĉeco Esperantia, veravive li estis mizerulo pro manko da bona monpaga laboro kaj malsano. Li, laboranta kiel de-pord-al-pord-iranta vendisto de artaĵoj, malŝatis sian laboron tiom ke li ĝin eĉ priskribis en romano skribita por la Sennacieca Revuo en 1934, 'Pordoj kaj Homoj'.

Lia dumviva malsaneco estis tiom severa ke li eĉ ne unu fojon sukcesis ĉeesti kongreson de SAT; la farto tiom malbonis ke li ne povis forlasi sian hejmlandon. Multfoje li devis iri al sanatorio por iom rebonsaniĝi.

En 1933 lia edzino naskis filon, sed tiu ne longe vivis, mortinta pro malsato kaj manko da bonaj manĝaĵoj. Funebrante sian fileton, Emba skribis 'Eternan lulkanton'(1933).

Post la milito en 1945, lia farto iom pliboniĝis kaj lia vivcirkonstancoj same plistabiliĝis- dum iomete pli ol jaro li multobligis siajn penojn pri Esperanto, kaj verkis versojn ĝojajn. Tio bedaŭrinde ne longe daŭris kaj poste li remalsaniĝis kaj la vivo denove malplifaciliĝis. Ne ĝis 1961 estis aperigita verson lian plu: 'La Popolo', en Sennaciulo.

Dum sia lasta jaro, li plej multe strebis enordigi libron, finfine havanta esperon vidi eldonita ĝin. En Novembro de 1961 li fine mortis, neniam povinte teni en sia propra mano sian presitan libron.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Maria kaj la grupo (originala romano - Budapest: Literatura Mondo, 1936. - 172 p.)
  • Maria kaj la grupo (romano, Wien: Pro Esperanto, 1990. - 180 p.)
  • Népszerű Eszperantó nyelvtan (12 könnyű leckében, magántanulók és tanfolyamok részére, Budapest: Szalay, [1947]. - 64 p.)
  • La bona oĉjo Bion; Popol' ni estas; Idolfalo (En: Nova Esperanta krestomatio / Hrsg.: Auld, William ; p. 409 - 412, 416 - 417, 422 - 423)
  • La profeto (paĝoj el la hungara laborist-tendenca belliteraturo, - Paris: SAT, 1934. - 31 p.)
  • Ekzilo kaj azilo (Poemkolekto. Libro originale verkita en Esperanto, - La Laguna: Régulo, 1962. 164 p.)

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]