Imre Dégen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Imre Dégen, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dégen Imre estis hungara inĝeniero, profesoro, hidrologo.

Tombo de Imre Dégen

Imre Dégen [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1910 en Miskolc. Li mortis la 16-an de junio 1977 en Gyöngyös.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Dégen frekventis teknikuniversitatojn en Prago kaj Vieno. Post siaj studoj li laboris en privataj kontoroj. En 1945 li paroprenis en disdonado de bienoj al malriĉaj kamparanoj, poste en fondoj de kolĥozoj. En 1950 li ekinstruis en la agrikultura akademio. En 1955 li gvidis la tutlandan hidrologian servon. Li gvidis la protektadojn kontraŭ inundoj en 1965 kaj 1970. En 1967 li ekinstruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, en 1970 li atingis la rangon titulara profesoro. Post 5 jaroj li pensiuliĝis, tamen li faris hidrologiajn taskojn. Li mortis pro akcidento.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A vízgazdálkodás helyzete és fejlesztési célkitűzései (1969)
  • Ökonomische Grundlagen der Wasserwirtschaft (1972)
  • Az európai víziútrendszer és a Duna (1974)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.