Imre Hajnal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Hajnal
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1926 (1926-11-15)
en Hódmezővásárhely
Morto 24-an de decembro 1996 (1996-12-24) (70-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto • gimnazia instruisto
vdr

Imre Hajnal, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajnal Imre estis hungara matematikisto, instruisto, verkisto pri lernolibroj.

Imre Hajnal [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1926 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 24-an de decembro 1996 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Hajnal frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Szeged, sed post unu jaro jam en Budapeŝto. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1950. Li instruis en sia naskiĝurbo 15 jarojn, poste en signifa gimnazio en Szeged. Ekde 1969 li estis ankaŭ inspektoro por la plena departemento. En 1985 li doktoriĝis. Li ofte aranĝis matematikajn konkursojn kaj li longe redaktis fakrevuon, tamen li iĝis tutlande fama pro verkado de matematikaj lernolibroj. Li pensiuliĝis en 1988. Li ricevis 4 premiojn inter 1961 kaj 1991.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A matematika tanítása magyar középiskolákban (Instruado de matematiko en la hungaraj mezlernejoj), (1985)
  • Matematika a gimnázium "B" fakultatív osztályoknak (1986) - gimnazia matematika lernolibro
  • Matematikai ismeretek 13-14 éveseknek (1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]