Instituto Caro kaj Cuervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto Caro kaj Cuervo
emblemo
organizaĵo
Komenco 1942 vd
Geografia situo 4° 35′ 45″ N, 74° 4′ 26″ U (mapo)4.595949-74.073887Koordinatoj: 4° 35′ 45″ N, 74° 4′ 26″ U (mapo)
Lando(j) Kolombio vd
Situo Bogoto
Instituto Caro kaj Cuervo (Bogoto)
Instituto Caro kaj Cuervo (Bogoto)
DEC
Instituto Caro kaj Cuervo
Instituto Caro kaj Cuervo
Map
Instituto Caro kaj Cuervo
Membro de Association of Colombian Universities vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Naskiĝloko de Rufino José Cuervo kaj hodiaŭ la ĉefsidejo de la Instituto Caro y Cuervo en Bogoto
Interno de la instituto en novembro 2017.

La Instituto Caro kaj Cuervo (hispane Instituto Caro y Cuervo) estas kolombia esplorinstituto pri literaturo, filologio kaj lingvistiko bazita en la localidad La Candelaria de Bogoto. Ĝi respondecas pri la lingva (kaj kultura) esplorado de la hispana en Kolombio [1]. Ĝia misio estas disvastigi literaturan kulturon en Kolombio [2].

La instituto publikigas kritikajn eldonojn, precipe de kolumbiaj verkistoj. Ĝi estas nomita laŭ la iama kolumbia prezidanto, sciencisto kaj filozofo Miguel Antonio Caro (1843-1909) kaj la kolombia verkisto Rufino José Cuervo (1844-1911). La emfazo estas sur esplorado kaj promocio de legado en Kolombio. La Instituto produktas eldonojn de kolombiaj aŭtoroj kaj promocias la konservadon de la nacia literatura heredaĵo.

La instituto estis fondita en 1942 per leĝo kiu antaŭenigas la daŭrigon de filologiaj studoj. Interalie estis eldonitaj la Diccionario de Construcción y Régimen de la Lengua Castellana (Vortaro de la Strukturo kaj Ordo de la Kastilia Lingvo) kaj Rufino José Cuervo Disquisiciones Filológicas (Filologiaj Esploroj) [3].

En 1999, la Instituto ricevis la Premion Princo de Asturio pri Komunikado kaj Homaj Sciencoj pro la Diccionario de Construcción y Régimen de la Lengua Castellana, la ĉefa verko de Rufino José Cuervo.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gioconda Marún: El Modernismo Argentino Incógnito en "La Ondina des Plata" y "Revista Literaria" (1875 - 1880) , Publicaciones del Institute Caro y Cuervo XC, Santafé de Bogotá 1993.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die sprachliche Entwicklung des Voseo in Kolumbien Arkivigite je 2019-04-17 per la retarkivo Wayback Machine academia.ed, abgerufen am 14. April 2019
  2. Objetivos y funciones. Arkivita el la originalo je 2022-08-10. Alirita 2023-03-29.
  3. Historia Instituto Caro y Cuervo, institución clara. Arkivita el la originalo je 2022-08-10. Alirita 2023-03-29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]