Saltu al enhavo

Insuloturto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Insuloturto
en Nacia Parko Baluran, Orienta Javo
en Nacia Parko Baluran, Orienta Javo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia
Specio: Insuloturto S. bitorquata
Temminck, 1809
Streptopelia bitorquata
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Insuloturto aŭ Filipina turto (kvankam estas alia Filipina turto) (Streptopelia bitorquata) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu enhavas turtojn kaj kolombojn.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Guamo (kien la hispanoj enmetis ĝin en la 18-a jarcento el la Filipinoj, sia tiama kolonio), Indonezio, Malajzio, Nord-Marianoj kaj la Filipinoj.

Ties natura medio estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj malaltaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj mangrovoj.

Temas pri tipa turto kun griza kapo kaj helgriza subvizaĝo kaj gorĝo. La dorso estas bruna kaj iom pli griza en centra dorso aŭ flugilplumoj. Ankaŭ la brusto estas bruna, sed iom pli rozkolora, kiel ĉe multaj aliaj turtoj. Ankaŭ kiel ĉe multaj aliaj turtoj tiu orientalisa specio montras nukan strion duoblan ĉefe nigran kaj ankaŭ brunan sube. La irizo estas ruĝoranĝa. La vosto estas nigra.

Ili manĝas semojn kaj etajn fruktojn. Ili reproduktiĝas la tutan jaron. Ili konstruas feblan neston el bastonetoj en arbo aŭ arbusto. La ino demetas du ovojn, kiujn kovas ambaŭ gepatroj laŭvice dum 17 tagoj. Post eloviĝo la gepatroj manĝigas la idojn per kropolakto dum 1 aŭ 2 semajnoj. Poste tiuj jam manĝas kiel plenkreskuloj semojn kaj fruktetojn, sed eĉ post elnestiĝo ili ankoraŭ estos manĝigataj de la gepatroj. Kelkaj loĝantaroj de etaj insuloj kiel ĉe Guamo estis malpliitaj pro enmeto de serpentoj, kiuj manĝas ovojn kaj idojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referenco

[redakti | redakti fonton]

BirdLife International 2004. Streptopelia bitorquata. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a de Julio 2007.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2016). “Streptopelia bitorquata”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22727521A94951621. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22727521A94951621.en. Alirita 12a de Novembro 2021..