Gvamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Guamo)
Saltu al: navigado, serĉo
Situo

Gvamo estas insulo kaj dependa teritorio de Usono en Oceanio. La Teritorio de Gvamo (Guåhån en ĉamora, nomita ankaŭ kiel Guaján en hispana), estas insulo en la okcidenta Pacifiko, apartenanta al Usono kiel teritorio ne aneksita. Temas pri la plej granda kaj suda de la Marianoj.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

  • Landkodo: GU.
  • Nacia nomo: Territory of Guam.
  • Areo: 541 km²
  • Loĝantaro: 152,000 fine de la 20-a jarcento, 171.019 en 2006 kun denseco de 312 loĝ/km2.
  • Adm. centro: Agano, en ĉamora lingvo “Agaña”, kun loĝantaro de 1,100 en 2003.
  • Ĉefa urbo: Dededo
  • Lingvoj: angla kaj ĉamora.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 6a de marto de 1521, la portugala navigisto kaj esploristo Fernão de Magalhães malkovris la insulon dum la Unua mondĉirkaŭiro, ekposedante kaj ĝin kaj la najbarajn insulojn (Marianoj) nome de la reĝo de Hispanio. Ĝis 1898 la oficiala nomo de la insulo estis Guaján [guaĥAn] (kongrua kun la prononcado kiun reprezentas la aktuala skribado ĉamora).

Konsekvence de la malvenko de Hispanio en la Hispana-usona milito, ĝi estis cedita al Usono en 1898 (ekde tiam oni ekuzis la mallongigan nomon "Guam") diference de la resto de la Marianoj, kiuj estis konservitaj de Hispanio (kaj venditaj venontjare al Germanio). Prenita de Japanio pere de invado en 1941, ĝi estis rehavita de usonanoj post la batalo de Gvamo kiu daŭris el la 21a de julio al la 10a de aŭgusto de 1944. En 1950 oni donis al la insulo reĝimon de interna autonomio, samtempe ke la loĝantaro de Gvamo ekatingis la usonan civitanecon.

Pro la strategia situo en la Pacifiko, la instalaĵoj de la usona armeo estas unuj el la plej gravaj de la tuta oceano. Post la fermo de la bazoj en Filipinoj, kaj la Floto kiel la Aera Forto estis translokigitaj al tiu insulo.

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Pacifika Nacia Historia Parko, Asan, Guam.

Gvamo estas regita de guberniestro elektita de popola voĉdonado (aktuale Félix Pérez Camacho) kaj ĉambro de 15 membroj. Gvamo elektas unu delegiton por la Domo de Reprezentantoj sen voĉdonrajto, aktuale Madeleine Bordallo. Dum la prezidenta balotado, la civitanoj de Gvamo voĉdonas ankaŭ en paralela voĉdonado, kiu ne kalkuliĝas en la ĝenerala elektado.

En la jardeko de 1980-aj jaroj kaj komencoj de la 1990-aj jaroj, estis grava movado favore konverti Gvamon en teritorio de la Usona Federacio, kio donus politikan statuson similan al tiu de Puerto-Riko kaj la Nord-Marianoj. Ĉiukaze, la federala registaro ne respondis, ĝis kiam la registoj de Gvamo retiris la proponon, dum la 1990-aj jaroj. Estas aliaj movadoj, malpli signifaj kaj kun malpli influo, kiel tiu de formi kune kun la Nordaj Marianoj sendependan federacion. Tiu propono, ne sukcesas, ĉar Usono asertas, ke Gvamo ne havas financan stabilecon por atingi tiun statuson. La samaj fontoj rapide havigas pruvojn de la pliiĝanta fido de Gvamo en la federalaj alportaĵoj, kaj pruvas kiel la statuso de sendependa federacio fakte estus profita por Usono ĝenerale.[1]

Organizado politiko-administra[redakti | redakti fonton]

Ekzistas dek naŭ vilaĝoj en la Insulo de Gvamo kaj multnombraj usonarmeaj bazoj. Gvamo estas dividita en 19 urboj kaj Dededo estas la plej loĝata. La armeo de Usono havas jurisdikcion super multaj bazoj, enhavantaj kvaronon de la totala surfaco de la insulo:

  • Andersen Air Force Base – Yigo
  • Naval Air Station – Tiyan (aktuale administrata de la registaro de Gvamo)
  • Haveno Apra – En la duoninsulo de Orote
  • Naval communications station – Barrigada kaj Finegayan

La Aerbazo de la insulo estas uzata por provizi Bombaviojn B-2. La 10a de oktobro de 2007 4 bombavioj B-2 de la taĉmento 393 alvenis al la bazo de Gvamo por pluhavi aktivan ĉeeston de bombavioj de Usono. [1]

La 23a de februaro de 2008, bombavio B-2 Stealth de la Aerforto de Usono kraŝiĝis surterigante en bazo de la insulo de Gvamo. Neniu mortis dum la akcidento. [2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Gvamo
Norda parto de Gvamo ekde la spaco
Suda parto de Gvamo ekde la spaco

Gvamo situas en la jenaj koordenatoj: 13.5°N 144.5°Or kaj havas totalan surfacon de 544 km. Estas la plej suda insulo de la ĉeno de la insuloj Marianoj kaj la plej granda insulo de Mikronezio. Tiu ĉeno de insuloj estis kreita de la kolizio de la Pacifika kaj Filipina platoj. La Mariana Fosego, profunda zono de platocedo, estas oriente de la ĉeno de insuloj. Abismo Challenger, la plej profunda punkto de la Tero, situas sudokcidente de Gvamo je 10.911 m de profundeco. La plej alta punkto de Gvamo estas la Monto Lamlam, kiu estas je 406 m super la marnivelo. La insulo de Gvamo estas 48 km longa kaj 6 km ĝis 12 km larĝa. La insulo suferas de tempo al tempo tertremojn kaŭzitajn de la kraŝoj okcidente inter la Pacifika plato kaj la Filipina plato. Lastatempe, okazis tertremoj kun epicentro proksima al Gvamo kun magnitudoj de 5.0 ĝis 8.7. Malkiel ĉe la vulkano de Anatåhan en la Nordaj Marianoj, Gvamo ne havas vulkanan aktivecon. Tamen pro la proksimeco kun Anatahan, la vulkana polvo foje atingas Gvamon.

La norda parto de la insulo estas koralkalka altebenaĵo, dum la suda enhavas vulkanajn montojn kovritajn el arbaroj kaj herbejoj. Koralrifo bordolimigas la plej parton de la insulo, escepte ĉe areoj kie la golfetoj permesas aliron al etaj riveroj kaj elfluaĵoj kiuj venas el la montetoj al la Pacifiko kaj al la Maro de Filipinoj. La loĝantaro estas pli densa en la nordaj kaj centraj regionoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas tropika kaj mara. Ĝenerale estas varma kaj tre humida kun malmulte da vario laŭ sezonoj. La temperaturo diversas inter 30º kaj 24 °C kun mezaveraĝa jara pluvo de 2,180 mm. La seka sezono estas ekde decembro ĝis junio. La aliaj monatoj konsistigas la pluvan sezonon. La monatoj januaro kaj februaro estas konsiderataj la plej malvarmaj de la jaro kun noktaj temperaturoj de ĉirkaŭ 20 °C kaj ĝenerale kun malmulte da humideco. La plej alta risko de tajfunoj okazas inter oktobro kaj novembro ĝenerale. Sed ili povas okazi dum la tuta jaro.

Mezaveraĝo de tri tropikaj ŝtormoj kaj unu tajfuno pasas je malpli ol 180 marmejloj (330 km) de Gvamo ĉiujare. La plej forta tajfuno kiu pasis lastatempe tra Gvamo estis la Supertajfuno Pongsona, kun ventoj de 125 mejloj por horo. Ĝi frapis Gvamon la 8a de decembro de 2002, kaŭzinte amasdetruon. Ekde la Supertajfuno Pamela en 1976 la lignaj strukturoj estis anstataŭitaj de betonaj strukturoj.[2][3] Dum la 1980-aj jaroj la lignaj fostoj ekanstataŭitis de fostoj el ŝtalo kaj betono rezistantaj kontraŭ tajfunoj. En la 1990-aj jaroj multaj hejmoj kaj entreprenoj instalis persienoj kontraŭtajfunaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Gvamo dependas baze de la turismo, de la usonaj bazoj kaj aliaj federalaj kontribuaĵoj. Kvankam Gvamo ne ricevas eksteran helpon, ĝi ricevas grandajn monsendojn el Usono; Gvamo ne pagas iun ajn impostadon, ĉar ĝi estas protektita de speciala leĝo de la Usona Kongreso.

Nomita "Ameriko en Azio," Gvamo estas populara turismejo por japanaj, koreaj kaj ĉinaj turistoj, kaj kun 20 grandaj hoteloj, galerio DFS, akvario Pleasure Island, kaj aliaj lokoj por aĉetado kaj distro, la plej grava turisma urbo estas Tumon. Ekde Azio estas relative mallonga flugo kompare kun Havajo, krome ĝi posedas hotelojn kun golfejoj. La 90% de la turistoj kiuj vizitas Gvamon estas japanoj.

La ekonomio estas stabila ekde la jaro 2000 grandparte, danke al turismo de Japanio, sed tiu ĵus malpliiĝis. Oni antaŭvidas, ke ĝi stabiliĝos kiam la usonaj taĉmentoj kiu estas nun en Okinavo (proksimume 8000 armeanoj, kaj 10.000 dependaj persono) iros al Gvamo inter 2007 kaj 2008. Gvamo suferas maldungon je 14%.

La Traktato de Libera Asocio inter Usono, la federacio de statoj de Mikronezio, kaj la respubliko de la insuloj Marŝaloj estis subskribita en 1982, kaj ratifita en 1986. Ĝi akceptas en la tuta teritorio de tiuj insuloj de la Pacifiko politikan statuson de libera asocio kun Usono.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de Usoo de 2.000, la loĝantaro de Gvamo estis de 154.805.[4] La supozita loĝantaro de Gvamo en 2007 estas 173.456.[5]En 2005, la jara kresko de la loĝantaro estas de 1.76%.[6] La etna majoritato de la insulo estas camora, la 57% de la totala populacio. Aliaj etnaj grupoj estas filipinoj 25.5%, blankuloj 10%, ĉinoj, japanoj, koreoj kaj aliaj. Nuntempe la romkatolika estas la religio plej disvastigita en la insulo kun 85% de la populacio de tiu religio. La oficialaj lingvoj de la insulo estas la angla kaj la ĉamora.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La tradicia kulturo ĉamora manifestiĝas en danco, marnavigado, kuirarto, fiŝkaptado, ludoj kiel batu, ĉonka, estuleks kaj bajogu, kantoj kaj modo influita de enmigrado de gentoj de aliaj teroj. La hispana politiko dum la kolonia regado en Gvamo (1668-1898) estis la konverto de la loĝantaro al katolikismo. Tio laŭgrade nuligis la kulturon de la milithomoj de Gvamo, kaj kaŭzis eligon de la indiĝenoj el siaj teroj. Spite la sociaj ŝanĝoj, la matriarkoj de Gvamo —konataj kiel "I Maga'håga"— plusekvis la kulturon, la lingvon kaj tradicion indiĝenajn.

La historiisto Lawrence Cunningham en 1992 verkis, "En la ĉamora sento la tero kaj ties produkto apartenas al ĉiuj. Inafa'maolek, aŭ interdependo, estas la ŝlosilo, la ĉefa valoro de la ĉamora kulturo... Inafa'maolek havas kunlaboran spiriton. Ĉirkaŭ tio moviĝas ĉio en la ĉamora kulturo. Estas pova koncepto de mutualismo kontraŭ individuismo kaj la leĝoj de privata posedo."

En la ĉefa ĉamora kulturo aŭ Pengngan oni enhavas la jenajn kutimojn: kisi la manojn de la maljunuloj (inspire de la kisoj al la ringo de romkatolika episkopo), parola elsendo de legendoj, kantoj, ritoj, persona kiu pardonpetas al praumoj enirante en ĝangalo. Aliaj praktikoj antaŭhispanaj inkludas fabrikon de kanuoj, de belembaotujan (kordo de muzikinstrumento) kaj ritojn de enterigo.

La metiistoj specialiĝas en teksaĵoj, inkludante la interplektitajn niyok kaj åkgak (elfoliajn kestojn, matojn, sakojn, ĉapelojn kaj alimentujojn), la teksilon, la teksitan materialon de fibrojupoj, zonoj kaj kadavrokovriloj, kaj la korpornamon (bidoj, braceletoj, ringoj, zonoj kaj kombiloj faritaj el testudkarapaco). Aktuale estas malmultaj majstroj kiuj pludaŭras per tiuj tradiciaj formoj de arto.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Willens, Howard P; Dirk A Ballendorf (2004). "The Secret Guam Study: How President Ford's 1975 Approval of Commonwealth Was Blocked by Federal Officials", gazeto : Micronesian Area Research Center, volumo : 18, numero : 1 . ISBN 1-878453-77-7
  2. Guam Catastrophe Model. Risk Management Solutions. Alirita 2007-06-16.
  3. Winds. PacificWorlds.com. Alirita 2007-06-16.
  4. . "Guam Summary File," American FactFinder, Census 2000 Guam, Aprilo 19a, 2007.
  5. "Guam," CIA World Factbook, Aprilo 17a, 2007, Elŝutita Aprilo 19a, 2007.
  6. MIPT Terrorism Knowledge Base: Guam (2007-05-17). Alirita 2007-07-19.