InterRail

El Vikipedio, la libera enciklopedio

InterRail estas internacia trajna bileto, kiu ebligas vojaĝadon tra tuta Eŭropo. Vojaĝantoj, kiuj ankoraŭ ne havis 26 jarojn, rajtas uzi rabatitajn biletojn.

Tipoj de biletoj InterRail

Ekzistas du tipoj de InterRail biletoj: Global Pass, kiu validas en ĉiuj 30 landoj kaj je trajekto inter Italio kaj Grekio, en kiuj validas oferto One Country Pass. Global Pass oni povas aĉeti por vojaĝado en tuta Eŭropo dum:

  • 5 tagoj, tiu ĉi bileto validas 10 tagojn (do oni povas elekti dum 10 tagoj sume 5 tagojn de vojaĝado).
  • 10 tagoj, tiu ĉi bileto validas 22 tagojn.
  • 15 tagoj, tiu ĉi bileto validas 15 tagojn.
  • 22 tagoj, tiu ĉi bileto validas 22 tagojn.
  • unu monato, tiu ĉi bileto validas unu monaton.

Global Pass validaj en jenaj landoj: Aŭstrio, Belgio, Bosnio kaj Hercegovino, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Finnlando, Francio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Montenegro, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio, Respubliko Makedonio, Rumanio, Slovenio, Svedio, Svisio kaj Turkio. One Country Pass oni povas aĉeti por vojaĝado en unu lando dum 3 aŭ 4 aŭ 6 aŭ 8 tagoj dum unu monato. Prezo dependas de tio, en kiu preznivelo estas la lando.

Notoj

Por Benelukso ekzistas unu komuna bileto, oni ne povas aĉeti bileton nur por ekz. Belgio. Por Norvegio ne eblas aĉeti bileton InterRail por la unua klaso.

Kondiĉoj

Ekzistas ankaŭ bileto por la unua klaso (sed ne por homoj sub 26 jaroj). Ofte oni bezonas ankoraŭ aĉeti lokbileton, ĉar ĉefe en longdistancaj trajnoj estas necesa rezervi sidlokon kaj tiu ĉi devigo validas ankaŭ por vojaĝantoj kun InterRail.[1] InterRail bileto estas bileto por unu konkreta homo, oni ne povas ĝin doni al iu alia homo. Se oni uzas noktan trajnon, kiu foriras post la 19-a horo vespere kaj alvenas post la 4-a horo matene[2], oni ne kalkulas tiun ĉi vojaĝon kiel du tagoj, sed nur kiel unu - tio signifas, ke se iu havas bileton por 3 tagoj de vojaĝado, li povas vojaĝi fakte eĉ 6 tagojn, se oni ĉiam uzos noktajn trajnojn.[3]

Bileton InterRail ne povas aĉeti homoj, kiuj ne estas civitanoj de iu ajna eŭropa lando - por tiuj ĉi homoj ekzistas oferto Eurail. Oni ne povas aĉeti InterRail bileton por la lando, kie oni loĝas (do ekz. Ĉeĥoj ne povas aĉeti bileton InterRail por Ĉeĥio).

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. http://www.raildude.com/en/interrail-reservation-and-supplement
  2. http://www.raildude.com/en/interrail-night-train#1900h
  3. http://www.interrailnet.com/support/use-pass