InterRail

El Vikipedio, la libera enciklopedio

InterRail - jen angle, neformale ankaŭ esperantlingve nomata InterRelo - estas internacia trajna bileto, kiu ebligas vojaĝadon tra tuta Eŭropo. Vojaĝantoj, kiuj ankoraŭ ne havis 26 jarojn, rajtas uzi rabatitajn biletojn.

Kiam Interrail ekeblis en marto 1972,[1] la oferto origine celis instigi gejunulojn de ĝis 21 jaroj esplori okcidentan Eŭropon per la fervojoj (inkluzive de certaj pramŝipaj itineroj), sed intertempe Interrail haveblas por ĉiuj aĝoj. Ĝi ankaŭ taŭgas por mallongaj vojaĝoj, de nur kvin tagoj. Ekzistas ankaŭ Eurail-bileto nur havebla por civitanoj kiuj oficiale rezidas ekster Eŭropo.

Signifo por Esperanto[redakti | redakti fonton]

Aparte en la komencaj jardekoj la kombino de la Interrail-bileto kun Pasporta Servo estis eleganta ebleco kombini la avantaĝojn de ambaŭ ofertoj por malmultekosta kaj spontanea vojaĝado, sen devi por junulargastejoj elspezi multoble pli ol por la vojaĝado aŭ tranokti dum plena monato nur en noktaj trajnoj aŭ dormsake sur plankoj de ne aparte gastemaj stacidomoj. Tion komprenis la germana nacia fervoja korporacio Deutsche Bahn kaj komence de da 1980-aj jaroj tre favore kaj detale prezentis Pasportan Servon en la germanlingva broŝuro pri Interrail, en miliono da ekzempleroj disvastigita en ĉiuj stacidomoj kaj vojaĝagentejoj de Germanio. La germanlingva Interrail-broŝuro klare atentigis ke por uzi la servon Pasporta Servo necesas paroli Esperanton kaj informojn kiel lerni tiun lingvon havas Germana Esperanto-Junularo (GEJ). Tio por GEJ signifis subitan komencon de lavango da informpetoj, en tempo kiam ankoraŭ ne eblis afiŝi informojn interrete - ene de semajnoj necesis koncepti novajn paperajn informilojn kaj edukilojn, kiujn antaŭe ofte sufiĉis fotokopii en etaj kvantoj kaj nun subite necesis presi en kompare grandegaj eldonoj, kaj necesis varbi pluri aldonajn volontulojn en la oficejo en Hamburgo ĝis 1986 kaj en Bonno ekde 1987, nur kun la tasko letere respondi la demandojn de Interrail-interesitoj pri Esperanto. Aliaj naciaj fervojaj korporacioj de Eŭropo ŝajne ne kopiis tiun varban informadon pri Esperanto - tio supozeble tute saĝis kaj ne bedaŭrindas, ĉar en pluraj eŭropaj landoj la landaj asocioj de TEJO kaj UEA ne estus preparitaj kaj kapablaj trakti tiom multajn specifajn informpetojn.

Tipoj de biletoj InterRail[redakti | redakti fonton]

landoj, en kiuj validas la "tutgloba pasporto" de InterRail

Ekzistas du tipoj de InterRail biletoj: Global Pass ("tutgloba pasporto", internacia bileto por tridek tri landoj)[2] kaj One Country Pass (bileto por unu lando)[3]

Global Pass validas en ĉiuj 33 landoj kaj je pramŝipa trajekto inter Italio kaj Grekio, en kiuj validas oferto One Country Pass.

Global Pass oni povas aĉeti por vojaĝado en tuta Eŭropo dum:

  • 4 tagoj, tiu ĉi bileto validas monaton (do oni povas elekti dum monato sume 4 tagojn de vojaĝado).
  • 5 tagoj, tiu ĉi bileto validas monaton.
  • 7 tagoj, tiu ĉi bileto validas monaton.
  • 15 tagoj, tiu ĉi bileto validas monaton.
  • 22 tagoj, tiu ĉi bileto validas monaton.
  • 10 tagoj, tiu ĉi bileto validas du monatojn.
  • 15 tagoj, tiu ĉi bileto validas du monatojn.
  • unu monato, tiu ĉi bileto validas unu monaton.
  • du monato, tiu ĉi bileto validas su monaton.
  • tri monato, tiu ĉi bileto validas tri monaton.

Global Pass validas en jenaj landoj: Aŭstrio, Belgio, Bosnio kaj Hercegovino, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Finnlando, Francio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Baltaj landoj (Estonio, Latvio, Litovio), Luksemburgo, Malto, Montenegro, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio, Nord-Makedonio, Rumanio, Slovenio, Svedio, Svisio kaj Turkio[4].

One Country Pass oni povas aĉeti por vojaĝado en unu lando dum 3 aŭ 4 aŭ 6 aŭ 8 tagoj dum unu monato. Prezo dependas de tio, en kiu preznivelo estas la lando.

Atentu!

Por vojaĝi en la Beneluksaj landoj ekzistas unu komuna bileto. Oni ne povas aĉeti bileton nur por ekzemple Belgio.

Por Norvegio ne eblas aĉeti bileton InterRail por la unua klaso.

Kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankaŭ bileto por la unua klaso (sed ne por homoj sub 26 jaroj).

Ofte oni bezonas ankoraŭ aĉeti lokbileton, ĉar ĉefe en longdistancaj trajnoj estas necesa rezervi sidlokon kaj tiu ĉi devigo validas ankaŭ por vojaĝantoj kun InterRail. InterRail bileto estas bileto por unu konkreta homo, oni ne povas ĝin doni al iu alia homo.

Se oni uzas noktan trajnon, kiu foriras post la 19-a horo vespere kaj alvenas post la 4-a horo matene, oni ne kalkulas tiun ĉi vojaĝon kiel du tagoj, sed nur kiel unu - tio signifas, ke se iu havas bileton por 3 tagoj de vojaĝado, li povas vojaĝi fakte eĉ 6 tagojn, se oni ĉiam uzos noktajn trajnojn.

Bileton InterRail ne povas aĉeti homoj, kiuj ne estas civitanoj de iu ajna eŭropa lando - por tiuj ĉi homoj ekzistas oferto Eurail. Oni ne povas aĉeti InterRail bileton por la lando, kie oni loĝas (do ekz. ĉeĥoj ne povas aĉeti bileton InterRail por Ĉeĥio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]