Interpersona komunikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Interhoma komunikado)
Interpersona komunikado permesas la disdonon de informoj inter du aŭ pli da homoj. Ĝi inkluzivas ambaŭ parolan kaj neparolan komunikon.

Interpersona komunikado estas la maniero kiel du aŭ pli da homoj dividas informojnideojn.

Komunikado estas grava rimedo por starigi aŭtentikan kaj fluan rilaton inter homoj, kio estas necesa kaj baza kondiĉo por kunlaboro ĉar ĝi alvokas rimedojn por solvi problemojn kaj por esprimi zorgemon kaj proksimecon. Sekve, interpersona komunikado influas la kapablon de persono rilati kun aliaj homoj en socio.

Ecoj kaj esprimoj[redakti | redakti fonton]

Interpersona komunikado ankaŭ inkluzivas nevortajn rimedojn kiel korpa lingvo kaj mimikoj.

Interpersona komunikado inkluzivas vortajn rimedojn kiel ekzemple parolado, kune kun nevortaj komunikiloj. Tial ĝi povas esti esprimita en diversaj manieroj:

  • Korpa lingvo - normala korpa lingvo inkluzivas fizikajn reagojn ĝustigitajn en esprimeco, tio estas en la objektiva kapablo krei ilin laŭ la situacio en kiu ili estas.
  • Vizaĝa esprimo - beboj lernas esprimi sian volon per siaj vizaĝoj kaj tiel evoluigas la varion de vizaĝoj kiuj havas la kapablon influi aliajn.
  • Voĉo - Interpersona komunikado inkluzivas la kapablon respondi per voĉo, kiu respondas al la ago aŭ aspekto rivelita al la homo. Estas kutime harmonio inter la voĉo kaj la akompana vizaĝo.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La evoluo de interpersona komunikado komenciĝas en infanaĝo
Pentraĵo de 1891 prezentante la interpersonan komunikon de infanoj

Interpersona komunikado estas parto de la socia evoluo de homo, kaj ĝi estas lernata de la bebo ekde la komenco de sia vivo, pro la bezono ricevi la zorgon de tiuj ĉirkaŭ li. Baldaŭ li lernas plori aŭ krii kiam li bezonas ion (voĉa komuniko) kaj ankaŭ rideti kiam li ekscias, ke oni ridetas al li reen (vizaĝaj esprimoj). Infaneto scias levi la manojn por esti prenita (korpaj movoj).

Malfacilaĵoj[redakti | redakti fonton]

Interpersona komunikado ankaŭ inkluzivas la kapablon ĝuste komuniki, en la ĝusta maniero al tiuj ĉirkaŭ oni, por ke la respondo estu normiga. Malfacilaĵoj ekestiĝas de la malkapablo de la individuo intuicie aktivigi siajn vizaĝajn esprimojn, voĉon kaj korpaj movojn rilate al la medio ĉirkaŭ li, jen kiam li ne komprenas, kio estas la normo kaj kia estas la signifo de la situacio, en kiu li estas implikita, tial lia respondo ne estas normiga.

Biografio[redakti | redakti fonton]

  • Altman, Irwin; Taylor, Dalmas A. (1973). Social Penetration: The Development of Interpersonal Relationships, New York: Holt, Rinehart, and Winston, p. 3, (ISBN 978-0030766350)
  • (2000) “The Personal Impact of Ethical Decisions: A Social Penetration Theory”, Journal of Business Ethics 24 (1), p. 39–49. doi:10.1023/a:1006016113319. 
  • Floyd, Kory. (2009). Interpersonal Communication: The Whole Story, New York: McGraw-Hill. (bibliographical information)
  • Griffin, E. (2012). A First Look at Communication Theory (9th ed.), New York: McGraw-Hill. pp. 115–117, (ISBN 978-0-07-353430-5)
  • Heider, F. (1958). The psychology of Interpersonal Relations. Hillsdale, NJ: Lawrence Erlbaum Associates.
  • Mongeau, P., and M. Henningsen. "Stage theories of relationship development." Engaging theories in interpersonal communication: Multiple perspectives (2008): 363–375.
  • Pearce, Barnett. Making Social Worlds: A Communication Perspective, Wiley-Blackwell, January, 2008, (ISBN 1-4051-6260-0)
  • Stone, Douglas; Patton, Bruce and Heen, Sheila. Difficult Conversations: How to Discuss What Matters Most, Penguin, 1999, (ISBN 0-14-028852-X)
  • Ury, William. Getting Past No: Negotiating Your Way from Confrontation to Cooperation, revised second edition, Bantam, January 1, 1993, trade paperback, (ISBN 0-553-37131-2); 1st edition under the title, Getting Past No: Negotiating with Difficult People, Bantam, September, 1991, hardcover, 161 pages, (ISBN 0-553-07274-9)
  • Ury, William; Fisher, Roger and Patton, Bruce. Getting to Yes: Negotiating Agreement Without Giving in, Revised 2nd edition, Penguin USA, 1991, trade paperback, (ISBN 0-14-015735-2); Houghton Mifflin, April, 1992, hardcover, 200 pages, (ISBN 0-395-63124-6). The first edition, unrevised, Houghton Mifflin, 1981, hardcover, (ISBN 0-395-31757-6)
  • West, R., Turner, L.H. (2007). Introducing Communication Theory. New York: McGraw-Hill.
  • Johnson, Chandra. "Face time vs. screen time: The technological impact on communication." national.deseretnews.com. Deseret Digital Media. 29 Aug. 2014. Web. 29 Mar. 2016.
  • Robinson, Lawrence, Jeanne Segal, and Melinda Smith. "Effective Communication: Improving Communication Skills in Your Work and Personal Relationships." Help Guide. Mar. 2016. Web. 5 April 2016.
  • Tardanico, Susan. "Is Social Media Sabotaging Real Communication?" Forbes: Leadership, 30 April 2012. Web. 10 Mar. 2016.
  • White, Martha C. "The Real Reason New College Grads Can’t Get Hired." time.com. EBSCOhost. 11 Nov. 2013. Web. 12 April 2016.
  • Wimer, Jeremy. Manager of Admission Services, Bachelor of Arts in Organizational and Strategic Communication, Master of Science in Management of Organizational Leadership & Change, Colorado Technical University. Personal Email interview. 22 Mar. 2016.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]