Internacia Aŭtomobila Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Aŭtomobila Federacio
Fédération Internationale de l'Automobile
emblemo
internacia sporta federacio
Komenco 20-a de junio 1904 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Ĉefestro(j) Mohammed bin Sulayem • Max Mosley • Jean-Marie Balestre • Paul de Metternich-Winneburg • Amaury de Mérode • Wilfred Andrews • Filippo Caracciolo • Hadelin de Liedekerke Beaufort • Jehan de Rohan-Chabot • Robert de Vogüé • Étienne van Zuylen van Nyevelt • Jean Todt vd
Membro de Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj • Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj Agnoskataj de la Internacia Olimpia Komitato • Euro NCAP vd
Lingvoj

franca lingvo
angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

La Internacia Aŭtomobila Federacio (france Fédération Internationale de l'Automobile, akronime FIA) estas internacia sporta federacio kiu administras la plej multajn el la motorsportaj agadoj tutmonde. Krome, la federacio antaŭenigas agadojn por altigi la nivelon de vojsekureco en malsamaj landoj. La federacio estis establita la 20-an de junio 1904 sub la nomo Internacia Asocio de Rekonitaj Aŭto-Kluboj (angle International Association of Recognized Automobile Clubs, akronime : AIACR). Post la fino de la Dua Mondmilito, la federacio ŝanĝis sian nomon al sia nuna.

La federacio kunigas 246 organizaĵojn el 145 diversaj landoj [1]. La sidejo de la federacio troviĝas apud la Placo Concorde en Parizo, Francio. La prezidanto de la asocio estas Mohammed Ben Sulayem, kiu okupis la postenon ekde 2022.

La elstaraj ĉampionecoj kiujn la federacio kontrolas kaj aprobas estas Formulo 1, la World Endurance Racing Championship kaj la Monda Ralio Ĉampioneco (World Rally Championship) kaj kelkaj malsamaj ĉampionecoj de sportoj kaj vojaĝveturiloj. Krome, la federacio kune kun (Internacia Motorciklo Federacio (FIM) kontrolas kaj aprobas la provojn starigi rekordojn de veturrapideco. La Internacia Olimpika Komitato agnoskis la federacion provizore en 2011. Du jarojn poste, la agnosko iĝis konstanta [2][3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Federacia sidejo en Parizo

La Internacia Asocio de Rekonataj Aŭtokluboj (angle: International Association of Recognized Automobile Clubs, akronime AIACR) estis establita la 20-an de junio 1904 en Parizo kiel asocio de aŭtomobilaj kluboj el la tuta Francio. La celo de la asocio estis reprezenti la interesojn de la veturilo-posedantoj kaj krome kontroli la internacian motorsportan scenon. En 1922, la Internacia Sporta Komisiono (Commission Sportive Internationale) estis establita kies rolo estas establi regularojn por okazigo de internaciaj Grandpremio-vetkuroj (Grand Prix). La Eŭropa Ĉampioneco estis okazigita por la unua fojo en 1931 kaj la ĉampionecotitolo estis aljuĝita al la ŝoforo kiu atingis la plej bonajn rezultojn en kelkaj elektitaj vetkuroj. Kun la rekomenco de aŭtovetkuro post la Dua Mondmilito, la nomo de la federacio estis ŝanĝita al sia nuna nomo. En tiu tempo, novaj vetkuraj kategorioj estis kreitaj, inter ili Formulo 1, kiu estas okazigita ekde 1950.

Listo de ĉampionecoj[redakti | redakti fonton]

Evento Ĉampioneco de ŝoforoj Ĉampioneco de Fabrikistoj teamĉampioneco
Monda Ĉampioneco por Fabrikistoj 1925–1927
formulo 1 1950 - 1958 -
Mondĉampioneco por sportaŭtoj 1981–1992 1953–1984 1985–1992
Monda Ralio Ĉampioneco (WRC) 1979– 1973–
Monda Ekskursoveturilo-Ĉampioneco (WTCC) 1987, 2005–2017 2005–2017 1987
GT1 Mondĉampioneco 2010–2012 2010–2012
World Endurance Championship 2012– 2012–
Monda Rallycross-Ĉampioneco 2014– 2014–

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[rompita ligilo]