Internacia Motorciklo Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Motorciklo Federacio
emblemo
internacia sporta federacio
Komenco 21-a de decembro 1904 vd
Sidejo Mies
Membro de Eŭropa Transporta Sekureca Konsilio • Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj • Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj Agnoskataj de la Internacia Olimpia Komitato vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Motorciklo Federacio (france Fédération Internationale de Motocyclisme, akronime FIM) estas la organizaĵo de motorciklovetkuro en la mondo [1]. La federacio, kies sidejo situas en la urbo Mies en Svislando, nuntempe reprezentas proksimume 90 naciajn motorciklajn vetkurfederaciojn dividitajn en ses malsamajn kontinentajn regionojn [2]. La organizaĵo pritraktas 34 malsamajn mondĉampionecojn sub ses ĉefaj areoj de motorciklovetkuro [3][4]:

Historio[redakti | redakti fonton]

vetkuro MotoGP de la sezono 2005

La organizaĵo estis fondita la 21-an de decembro 1904 en Parizo, Francio sub la nomo FICM: "Internacia Federacio de Motorciklaj Kluboj" (Fédération Internationale des Clubs Motocyclistes) [10]. En 1906 la organizaĵo estis dissolvita, sed estis refondita en 1912 kaj la oficoj de la renoviĝinta organizaĵo estis establitaj en Anglio.

Proksimume jaron post la restarigo, la unua internacia motorcikla vetkuro estis okazigita: la "International Six Days Test" (poste la vetkuro estus nomita ISDE, International Six Days Enduro).

La organizaĵo estis nomita la "Internacia Federacio de Rajdantoj" en 1949, la saman jaron en kiu okazis la unua Grandpremio-motorcikla vetkuro, kiu estis okazigita ade kaj senhalte ĉiuj jaroj poste. La oficejoj de la organizaĵo translokiĝis al Ĝenevo, Svislando en 1959.

En 1994, la oficejoj de la federacio translokiĝis al sia nuna loko en Mies, Svislando, kaj por la unua fojo la oficejoj de la organizaĵo estis loĝigitaj en konstruaĵo posedata fare de la federacio. En 1998, la organizaĵo ŝanĝis sian nomon al sia nuna nomo kaj akiris la statuson de provizora membro de la Internacia Olimpika Komitato. En 2000, en preparo por la Someraj Olimpikoj okazigitaj en Sidnejo, Aŭstralio, la FIM iĝis plena membro de la Olimpika Komitato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fédération Internationale de Motocyclisme (FIM). fim-moto.com. Alirita December 1, 2013.
  2. FIM – National Federations. fim-moto.com. Arkivita el la originalo je April 17, 2021. Alirita December 1, 2013.
  3. FIM - Continental Unions. fim-moto.com. Arkivita el la originalo je April 17, 2021. Alirita December 1, 2013.
  4. Home | FIM. Alirita 2021-12-26.
  5. Circuit Racing | FIM. Alirita 2021-12-26.
  6. 6,0 6,1 Motocross & SuperMoto | FIM. Arkivita el la originalo je 2023-03-15. Alirita 2021-12-26.
  7. Trial | FIM. Alirita 2021-12-26.
  8. Enduro | FIM. Alirita 2021-12-26.
  9. Track Racing | FIM. Alirita 2021-12-26.
  10. Fortin, François. (2000) Sports: The Complete Visual Reference. Buffalo, N.Y: Firefly Books. ISBN 1552095401.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]