Mies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mies (stacidomo).
Mies
Blazono de Mies
Blazono de Mies
Blazono de Mies
Lemana strando en Mies
Lemana strando en Mies
Lemana strando en Mies
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 18′ 19″ N 6° 10′ 16″ O / 46.30528 °N, 6.17111 °O / 46.30528; 6.17111 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 19″ N 6° 10′ 16″ O / 46.30528 °N, 6.17111 °O / 46.30528; 6.17111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1743
Areo 3,45 km²
Alteco 410 m super marnivelo
Poŝtkodo 1295
Komunumkodo 5723
Mapo de Mies
Mapo de Mies
Mapo pri la situo de Mies en la Distrikto Nyon
vdr

Mies estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1743 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la nordokcidenta bordo de Lago Lemano meze inter Ĝenevo kaj Nyon, en distanco de proksiume 10 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo, en regiono kiu nomiĝas Sankta Tero. La komunumo Mies konsistas el la vilaĝo Mies kun la kvartalo Les Crenées apud la lagobordo kaj la setlejo Veytay en nordokcidento de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,45 km², de kiuj 30,7% estas kovritaj de arbaro, 34,1% servas por agrikulturo kaj 34,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mies limas en nordo al Tannay (aliflanke de la rivereto Le Nand du Torry), en oriento al la Lago Lemano, en sudo al Versoix (GE), kaj en okcidento al Chavannes-des-Bois.

Naturaj rezervejoj[redakti | redakti fonton]

En Mies situas du naturrezervejoj, nome:

  • En la arbaro de Veytay: La Gouille Marion, malsekejo entenanta lageton kaj marĉojn, sur areo de ĉirkaŭ 14 hektaroj. Klasita kiel naturrezervejo en 1973, ĝi estas vizitebla de la publiko.
  • Ĉe la lemana bordo: Les Crénées sur privata bieno de 3 hektaroj, ne publika kaj irebla nur trans la lago. Tie vivas almenaŭ 160 specioj da birdoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Mies pasas laŭ la lagobordo la kantona ĉefvojo n-ro 1 (la tiel nomita Route de Suisse, la svisa aŭtovojo A1 en nordo, kies plej proksima alveturejo situas en distanco de proksimume 5 kilometrojn norde de la komunumo, kaj la kantona ĉefvojo n-ro 121. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Ĝenevo kaj pere de loka buslinio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Tannay datiĝas el la jaro 1345 kiel Miez. En la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵoj de lagoborda seteljo el la frua neolitiko apud Les Crenées. Dum mezepoko Mies apartenis al la Senjorujo Coppet. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la Voktejo Nyon, tiam dum kvin jaroj al la tiama Kantono Lemano, kiu en 1803 estis surbaze de la Mediacia Akto de Napoleono integrita al la nova Kantono Vaŭdo.[3]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]