Gingins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gingins
Blazono de Gingins
Blazono de Gingins
Blazono de Gingins
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 24′ 32″ N 6° 10′ 42″ O / 46.40889 °N, 6.17833 °O / 46.40889; 6.17833 (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 32″ N 6° 10′ 42″ O / 46.40889 °N, 6.17833 °O / 46.40889; 6.17833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1199
Areo 12,58 km²
Alteco 542 m super marnivelo
Poŝtkodo 1276
Komunumkodo 5719
Mapo de Gingins
Mapo de Gingins
Situa mapo de Gingins
vdr

Gingins estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1199 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gingins etendiĝas de la suda flanko de la Ĵurasa Montaro ĝis al la okcidenta deklivo de la ĵurasa kresto La Dôle, kie sur alteco de 1677 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunuma teritorio. La komunumo situas 5 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Nyon kaj proksimume 25 kilometrojn norde de Ĝenevo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gingins kaj la setlejoj Le Martinet, Le Mondeau, Le Pontet kaj Le Florettaz, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,58 km², de kiuj 50,8% estas kovritaj de arbaro, 42,0% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gingins limas en nordo al Saint-Cergue, en sudoriento al Trélex, en sudsudoriento al Grens, en sudo al Chéserex, en okcidento al La Rippe, kaj en nordokcidento al Prémanon (Franĉ-Konteo, Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la sudorienta komunumlimo de Gingins pasas la kantona ĉefvojo n-ro 123 de Nyon al Saint-Cergue. La alveturejo Nyon al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 2 kilometrojn sudoriente de la komunumo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon al Gingins la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Dum la vintraj monatoj, kiam la neĝo sufiĉas, apud la monto La Dôle funkcias skiliftoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gingins datiĝas el la jaro 1144 jam per la akutala formo Gingins. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵoj de plumbogisejo el la romia epoko kaj ŝpuroj, kiuj supozeble apartenas al la iama romia vojo Vy d'Etraz. Gingins origine estis propra havaĵo de la Senjoroj de Gingins, kiu ĝin en la jaro 1319 submetis al la Grafoj de Savojo kaj poste de ili ricevis kiel feŭdo. En la jaro 1440 estis konstruita la kastelo. La Senjoroj de Gingins posedis la feŭdon ĝis 1659. En la jaro 1664 la senjorujo estis akirita de la urbo Berno, kiu ĝin posedis ĝis 1757. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Gingins apartenis al la Voktejo Bonmont. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Nyon.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]