Arnex-sur-Nyon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnex-sur-Nyon
Blazono de Arnex-sur-Nyon
Blazono de Arnex-sur-Nyon
Blazono de Arnex-sur-Nyon
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 22′ 30″ N 6° 11′ 29″ O / 46.37500 °N, 6.19139 °O / 46.37500; 6.19139 (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 30″ N 6° 11′ 29″ O / 46.37500 °N, 6.19139 °O / 46.37500; 6.19139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 187
Areo 2,04 km²
Alteco 454 m super marnivelo
Poŝtkodo 1277
Komunumkodo 5701
Mapo de Arnex-sur-Nyon
Mapo de Arnex-sur-Nyon
Situa mapo de Arnex-sur-Nyon
vdr

Arnex-sur-Nyon estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 187 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Arnex-sur-Nyon situas sude de la rivereto Boiron de Nyon sur la ebenaĵo inter la Lago Lemano kaj la Ĵurasa Montaro. La komunumo troviĝas 3,5 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Nyon kaj proksimume 15 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo. Al la komunumo krom la vilaĝo Arnex apartenas kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,04 km², de kiuj 12,9% estas kovritaj de arbaro, 76,7% servas por agrikulturo kaj 8,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Arnex-sur-Nyon limas en nordo al Borex, en oriento al Eysins, Crans-près-Céligny, en sudsudokciento al Céligny (GE), kaj en okcidento al Crassier.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Arnex-sur-Nyon pasas la kantona ĉefvojo n-ro 122 de Nyon al Divonne-les-Bains en Francio kaj en sudo la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo Nyon situas proksimume 3 kilometrojn oriente de la komunumo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon al Coppet la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Arnex-sur-Nyon datiĝas el la jaro 1154 kiel Arnai. Dum mezeopoko la nobeluloj de Arney verŝajne estis vasaloj de la Baronoj de Prangins. En la jaro 1295 Arnex fariĝis feŭdo de la Grafoj de Savojo. Ankaŭ la nobeluloj de Gingins kaj la Abatejo Bonmont posedis dum mezepoko bienojn en Arnex. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Arnex-sur-Nyon apartenis al la Voktejo Nyon kaj ek de la Helveta Revolucio al la samnoma distrikto.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Arnex

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]