Dully

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dully
Blazono de Dully
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 26′ 0″ N 6° 18′ 00″ O / 46.43333 °N, 6.30000 °O / 46.43333; 6.30000 (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 0″ N 6° 18′ 00″ O / 46.43333 °N, 6.30000 °O / 46.43333; 6.30000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 581
Areo 1,66 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 1195
Komunumkodo 5855
Mapo de Dully
vdr

Dully estas komunumo de la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo en Svislando. Ĝi havis 506 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 581 ĝis la 31-a de decembro 2009. La loĝantoj de la komunumo sin nomas les Perchettes.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la norda bordo de Lago Lemano en distanco de proksimume 7 km nordoriente de Nyon kaj de proksimume 30 km okcidente de Laŭzano. La rivero Lavasson, markas limon inter Dully kaj Gland antaŭ sin ĵeti en Lagon Lemanon.

Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Bourg d'Amont kaj Saint-Bonnet.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,66 km², de kiuj 17% estas kovritaj de arbaro, 58% servas por agrikulturo kaj 25% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Dully limas en nordo al Bursins, en nordoriento al Bursinel, en sudoriento al la lago Lemano, en sudokcidento al Gland, kaj en nordokcidento al Luins.

La kasteloj[redakti | redakti fonton]

Du kasteloj estas vidindaj:

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Ĝenevo al Laŭzano laŭlonge de la lagobrordo, tamen flanke de la setlejoj. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas norde de la komunumo, troviĝas nordoriente en Mont-sur-Rolle kaj sudokcidente en Gland, ambaŭ en distanco de proksimume 3 kilometroj.

Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Gland al Rolle.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo apartenis al la iama distriko de Rolle, kiu malaperis la 1-a de januaro 2008. Dully kaj ĉiuj urboj de ĉi-tiu distrikto estis atribuitaj al la distrikto Nyon (krom Allaman, kiu estis atribuita al la distrikto Morges).

La unua dokumenta mencio de Dully datiĝas el la jaro 1238 kiel Delui.

Arkeologoj trovis ĉe la lagobordo setlejon el la neolitiko. Krome en Dully estis trovitaj mejloŝtonoj el la romia epoko kaj signifa tombejo el la frua mezepoko. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]