Saltu al enhavo

Perroy VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La mallongigo VD en Perroy VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Perroy.
Perroy
Blazono de Perroy
Blazono de Perroy
Plazono de Perroy
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
DistriktoNyon
Koordinatoj 46° 28′ 05″ N 06° 21′ 58″ O / 46.46806 °N, 6.36611 °O / 46.46806; 6.36611 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 05″ N 06° 21′ 58″ O / 46.46806 °N, 6.36611 °O / 46.46806; 6.36611 (mapo)

Map

Areo2,89 km²
Alteco418 m super marnivelo
Poŝtkodo1166
Komunumkodo5860
priskribo de mapo=Situa mapo de Perroy
priskribo de mapo=Situa mapo de Perroy
v • d • r

Perroy estas svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉe la norda bordo de Lago Lemano malproksima je ĉirkaŭ 16 km norde-oriente de Nyon kaj je ĉirkaŭ 29 km okcidente de Laŭzano.

Trafluas ĝin la rivereto Eau Noire.

Kiel montras la blazono, Perroy estas en viteja regiono tiel nomata "La Côte". La vino tie produktata havas nomojn de originojn "Perroy", "Mont sur Rolle" kaj "Féchy".

La komunumo estis ano de la iama distrikto de Rolle, kiu malaperis la 1-a de januaro 2008. Perroy kaj ĉiuj urboj de ĉi-tiu distrikto aniĝis en la distrikton de Nyon (krom Allaman, kiu iris en la distrikton de Morges).

La kastelo estas de la komenco de la 17-a jarcento, ĝiaj oranĝejo kaj francastila ĝardeno datiĝas de la 18-a jarcento.

Perroy estas ĝemelurbo kun:

La najbaraj komunumoj estas Bougy-Villars, Féchy, Allaman, Rolle kaj Mont-sur-Rolle.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Aliaj lokoj kun la nomo Perroy

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]