Bassins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bassins (stacidomo).
Bassins
Blazono de Bassins
Blazono de Bassins
Blazono de Bassins
Preĝejo Notre Dame en Bassins
Preĝejo Notre Dame en Bassins
Preĝejo Notre Dame en Bassins
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 27′ 47″ N 6° 13′ 55″ O / 46.46306 °N, 6.23194 °O / 46.46306; 6.23194 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 47″ N 6° 13′ 55″ O / 46.46306 °N, 6.23194 °O / 46.46306; 6.23194 (mapo)
Areo 20,79 km²
Alteco 753 m super marnivelo
Poŝtkodo 1269
Komunumkodo 5703
Mapo de Bassins
Mapo de Bassins
Situa mapo de Bassins
vdr

Bassins estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1251 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bassins situas sur la suda flanko de la Ĵurasa Montaro proksimume 9 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Nyon kaj 25 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bassins kaj la vilaĝetoj Les Platets kaj La Cézille, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 20,79 km², de kiuj 54,8% estas kovritaj de arbaro, 41,7% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bassins limas en nordo al Le Chenit, en nordoriento al Marchissy, en oriento al Le Vaud, en sudoriento al Begnins, en sudo al Vych, kaj en okcidento al Arzier-Le Muids.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bassins situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tute en sude la kantona ĉefvojo n-ro 125 de Gland al Arzier pasas tra la komunuma teritorio. De tie flanka vojo kondukas al la setlejoj de la komunumo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Gland. Pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon al Gimel la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bassins datiĝas el la jaro 1095 jam per la nuna formo Bassins. Apud la preĝejo Notre Dame, kiu estis menciita en la jaro 1148, ekzistis priorejo de la Abatejo de Cluny, kiu fine de la 13-a jarcento estis unuigita kaj Payerne. En la jaro 1508 la civitanoj de Bassins sin devigis servi sub la flago de Payerne. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Bassins apartenis al la Voktejo Nyon kaj ek de la Helveta Revolucio al la samnoma distrikto.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]