Internacia Konfederacio de Societoj de Aŭtoroj kaj Komponistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Konfederacio de Societoj de Aŭtoroj kaj Komponistoj
Confédération Internationale des Sociétés d’Auteurs et Compositeurs
neprofitcela organizaĵoombrelorganizaĵo
Komenco 1926 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Neuilly-sur-Seine
Ĉefestro(j) Jean Michel Jarre vd
Membro de GESAC vd
Filioj International Council of Creators of Graphic, Plastic and Photographic Arts vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio
vdr

La Internacia Konfederacio de Societoj de Aŭtoroj kaj Komponistoj (IKSAK, france Confédération Internationale des Sociétés d'Auteurs et Compositeurs, akronime CISAC) estas internacia neregistara, neprofitcela organizaĵo kiu kunigas kopirajtadministrajn organizojn kaj tiele servas kiel la tegmenta organizaĵo de tantiemkolektaj societoj kaj kiu estas bazita en Neuilly-sur-Seine. Entute, 229 kopirajtaj societoj el 121 malsamaj landoj estas registritaj en IKSAK [1].

IKSAK estas financita de membrokotizoj kaj havas tri oficialajn lingvojn: angla, franca kaj hispana.

Historio[redakti | redakti fonton]

IKSAK estis fondita en Parizo en 1926 [2]. La unuaj jarkonferencoj tiam okazis en Romo, Madrido, Budapeŝto, Londono, Vieno, Kopenhago, Varsovio, Sevilo kaj Berlino. Entute, 52 organizaĵoj el 29 landoj partoprenis en la 13-a konferenco en Stokholmo en 1938.

En 1994, membrofirmaoj kolektis tantiemon kaj kotizojn sumiĝantajn al proksimume kvin miliardoj da usonaj dolaroj. En junio 2018, ĝi konsistis el 238 membroorganizaĵoj en 121 landoj, reprezentante ĉirkaŭ tri milionojn da kreintoj kaj eldonistoj de la kampoj de muziko, literaturo, filmo kaj bildartoj. Totalaj tantiemoj kaj kotizoj nombris pli ol 7 miliardojn USD en 2009, pliiĝo de 1.7% super la antaŭa jaro [3][4].

La 29-an de majo 2020, Björn Ulvaeus estis elektita Prezidanto de IKSAK. Li transprenis la oficejon de sia antaŭulo Jean-Michel Jarre.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CISAC Overview | CISAC.
  2. Frank Hoffmann, Encyclopedia of Recorded Sound (New York: Routledge, 2004), 464
  3. "CISAC 2015 Global Collections Report: Royalties Remain Stable At $8.8 Billion", Billboard, 2015
  4. Global live royalties up 8.5% YoY in 2015, IQ Magazine, 2016

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]