Internacia Kriketa Konsilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Kriketa Konsilio
internacia sporta federacio • kriketa federacio
Komenco 15-a de junio 1909 vd
Geografia situo 25° 2′ 24″ N, 55° 12′ 21″ O (mapo)25.0455.2057Koordinatoj: 25° 2′ 24″ N, 55° 12′ 21″ O (mapo)
Sidejo Dubajo
Internacia Kriketa Konsilio (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Internacia Kriketa Konsilio (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Internacia Kriketa Konsilio
Internacia Kriketa Konsilio
Map
Internacia Kriketa Konsilio
Membro de Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj • Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj Agnoskataj de la Internacia Olimpia Komitato vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Kriketa Konsilio (IKK, angle International Cricket Council, akronime ICC) estas la gvida internacia organizaĵo de kriketo, disponigante tutmondan reguligon por ĉi tiu sporto. La organizaĵo estis kreita la 15-an de junio 1909 sub la nomo Imperial Cricket Conference (Imperia Kriketo-Konferenco). La fondintoj de la organizaĵo estis reprezentantoj de Anglio, Aŭstralio kaj Sudafriko.  

La organizaĵo nuntempe inkluzivas 106 naciajn kriketfederaciojn, kaj organizas, interalie, la Mondan Pokalon de Kriketo [1].

La IKK respondecas pri nomumado de arbitraciistoj por internaciaj matĉoj. La organizaĵo publikigas Kodon de Konduto enhavantan  normojn de konduto por profesiaj ludantoj [2]. La batalo kontraŭ korupto en altnivela kriketo ankaŭ estas la respondeco de la konsilio. Tamen, la konsilio ne kunordigas duflankajn renkontiĝojn inter la naciaj teamoj de siaj membroj (inkluzive de ĉiuj testmaĉoj), ne kontrolas kriketon sur nacia nivelo kaj ne evoluigas la regulojn de la ludo. La kreado kaj modifo de la reguloj de la ludo restas la respondeco de Kriketa Klubo Marylebone [3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ICC Members. ICC. Alirita 31 October 2017.
  2. International Cricket Council – ICC Events, ICC Cricket Rankings, Live Cricket Scores. Icc-cricket.com. Arkivita el la originalo je 12 July 2007. Alirita 8 May 2011.
  3. Laws (angle). Alirita 12 July 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]