Kriketa Klubo Marylebone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kriketa Klubo Marylebone
emblemo
kriketa teamo
Komenco 1787 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Posedatoj Lorda Kriketejo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Membro de la MCC en la tradicia flava kaj ruĝa strijako

La Kriketa Klubo Marylebone (angle Marylebone Cricket Club, akronime MCC) estas privata sportoklubo fondita en 1787 [1]. La klubo estis la estraro de oficialaj okazaĵoj por kaj angla kaj internacia kriketo ĝis 1993, kiam la Internacia Kriketa Konsilio (ICC) transprenis la internacian postenon de la klubo, kaj la England and Wales Cricket Board transprenis ĝiajn landan devontigon. Tamen, la MCC ankoraŭ havas aŭtoritaton pri la leĝoj de kriketo [2].

La MCC estas bazita ĉe la kriketejo de Lord's, kiun ĝi ankaŭ posedas. La spektantpavilono estas rezervita por la MCC. MCC-membroj ankaŭ havas specialajn rajtojn kiel spektantoj ĉe ĉiuj matĉoj luditaj ĉe Lord's.

La MCC estas bazita ĉe Lord's Cricket Ground en St. John's Wood en Londono, kio ankaŭ estas la plej fama kriketstadiono en la mondo, ofte referita kiel la Mekao de kriketo. La membroj de la klubo ĝuas privilegiojn, do kutime nur ili estas permesitaj en la Pavilonon (klubejo), grandan viktorianan konstruaĵon de 1889. Strikta vestregularo estas donita tie. Ili povas esti rekonitaj publike per siaj flavaj kaj ruĝaj striitaj kravatojjakoj. Pro premo de la registaro, inaj membroj estis allasitaj nur ekde 1998.

La klubo ricevis iun malbonan diskonigon dum periodo kiam ĝi rifuzis akcepti inajn membrojn ĝis 1998. Malgraŭ la administrado de la klubo, la propono por ina membreco ne atingis 66% de la voĉdono antaŭ ol la brita registaro minacis forigi la rajtojn organizi loteriojn se la klubo ne malfermiĝis al havado de inaj membroj. Ĝis 1998, reĝino Elizabeto la 2-a estis la nura virino permesita ĉeesti en la pavilono dum matĉoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . The oldest Cricket Clubs in the world | The pride of sport and the spirit are still alive. Buzztribe News (5 August 2022). Arkivita el la originalo je 19 October 2022. Alirita 19 October 2022.
  2. Laws of Cricket. MCC (2016). Arkivita el la originalo je 29 August 2017. Alirita 22 June 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]